El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina-Japana Amikeca Asocio memoras 35-jariĝon de Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco

| 2013-10-24
Bookmark and Share


En la seminario 

 


Tang Jiaxuan parolas en la akcepto 

 


Koichi Kato parolas en la akcepto.  

 

    La 22an de oktobro en Pekino la Ĉina-Japana Amikeca Asocio kaj la Ĉina Popola Asocio por la Amikeco kun Fremdaj Landoj okazigis seminarion pri la ĉina-japanaj rilatoj por memorfesti la 35-an datrevenon de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco kaj la 50-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina-Japana Amikeca Asocio. Pli ol cent ĉeestantoj el diversaj rondoj de Ĉinio kaj Japanio diskutis kaj interŝanĝis opiniojn por bonigi la nunajn ĉina-japanajn interrilatojn kaj akceli popolajn interŝanĝojn. Ili opinias, ke la nuna stato de ĉina-japanaj rilatoj ne konformas al la interesoj de neniu el la du landoj, kaj oni devas kune strebi por ŝanĝi tian staton.

 

    Tang Jiaxuan, prezidanto de la Ĉina-Japana Amikeca Asocio, faris parolon en akcepto de la seminario. Li diris, ke la traktato unuafoje en la leĝa formo eksplikas la ĝeneralan direkton de la paca kunekzistado kaj amikeco inter Ĉinio kaj Japanio por ĉiam. La principo kaj spirito de la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio estas la politika bazo kaj orientilo por konservi kaj disvolvi la dulandajn rilatojn, kaj la du landoj devas subteni kaj observi ilin. Li substrekis, ke surbaze de ĝusta rigardo al la historio kaj al la realo, oni devas konvene regi kaj solvi elstarajn problemojn de la dulandaj interrilatoj per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj normaligi la dulandajn interrilatojn.

 

    Koichi Kato, prezidanto de la Japana-Ĉina Amikeca Asocio kaj gvidanto de la japana delegacio al Ĉinio, parolis en la akcepto.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments