El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Hindio subskribis 9 interkonsentojn por kune plani disvolvon kaj feliĉigi 2.5 miliardojn da loĝantoj

| 2013-10-25
Bookmark and Share


Li Keqiang (maldekstre) kaj Manmohan Singh kune intervidiĝas kun raportistoj.

 

    Matene de la 23-a de oktobro ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj hinda ĉefministro Manmohan Singh manpremis unu kun la alia sur la placo ekster la Popola Halo de Pekino. La vizito de Manmohan Singh markis la realiĝon de la unua reciproka vizito de la ĉina kaj hinda ĉefministroj post la jaro 1954. La vizito estos enskribita en la historion pri komunikado inter Ĉinio kaj Hindio.

 

    En la sama tago, Li Keqiang intervidiĝis kun Manmohan Singh en Pekino. La unua dokumento, kiun ili subskribis tiu-tage, estas interkonsento pri kunlaboro en defendado ĉe la landlimo. Ĝia subskribo montras, ke Ĉinio kaj Hindio akiris novan progreson en akcelado de la politika reciprok-fido kaj en komuna konservado de la sekureco. Li Keqiang diris, ke la subskribo de la dokumento utilos al konservo de la paco kaj trankvileco ĉe la landlimaj regionoj de la du landoj. Ĉinio kaj Hindio unuanime opinias, ke la komunaj interesoj de la du flankoj estas pli grandaj ol malakordoj, la du flankoj havas saĝon kaj kapablon por regi kaj solvi la malakordojn por eviti, ke ili influos la ĝeneralan disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj. La du flankoj devas teni la tendencon pri la intervidiĝo de specialaj reprezentantoj por solvi la aferojn pri landlimo kaj serĉi justajn kaj raciajn metodojn, kiuj estas akcepteblaj por la du flankoj. La du flankoj devas praktike observi rilatajn interkonsentojn subskribitajn de la du landoj kaj komune konservi la stabilecon kaj trankvilecon de la landlimo.

 

    Manmohan Singh laŭdas la diron de Li Keqiang. Li diris: "La paco kaj trankvileco de la landlimaj regionoj estas fundamento por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Hindio. La du flankoj daŭre tenos la intervidiĝon de specialaj reprezentantoj por solvi aferojn pri la landlimo, kaj serĉos justajn kaj raciajn metodojn akcepteblajn por la du flankoj."

 

    La dulandaj ĉefministroj kune atestis la subskribon de 9 dokumentoj inkluzive de la interkonsento pri kunlaboro en defendo ĉe la landlimo. Intervidiĝante kun raportistoj post la interparolo la du ĉefministroj ambaŭ menciis, ke Ĉinio kaj Hindio devas kune kunlabori kaj kune plani disvolvon por feliĉigi 2.5 miliardojn da loĝantoj de la du landoj.

 

    Li Keqiang diris al ĉinaj kaj alilandaj raportistoj: "Ĉinio kaj Hindio estas du plej grandaj disvolviĝantaj landoj kaj estas la ankaŭ landoj kun plej viglaj novaj merkatoj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio estas unu el la plej gravaj duflankaj interrilatoj en la 21-a jarcento, estas ankaŭ unu el tiuj kun plej grandaj disvolvaj potencialoj. Ĉinio volontas penadi kune kun Hindio por feliĉigi 2.5 miliardojn da ĉina kaj hinda popoloj."

 

    La dulandaj ĉefministroj konsentis, ke en la jaro 2014 la du landoj aranĝos agadon pri la "Jaro por amika interŝanĝo", kiu levos la novan altan tajdon de la interŝanĝoj de la du landoj en kulturo kaj eduko. La du landoj kaj Birmo faros esploron por kune festi la 60-jaran datrevenon de la publikiĝo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto. Manmohan Singh alte taksas tiujn komunajn konojn. Li diris: "La interkonsentoj pri kunlaboroj en multaj kampoj subskribitaj hodiaŭ kaj la memorandoj fortigos kunlaborojn inter la du landoj. Kiel dirite de la ĉefministro Li Keqiang, Ĉinio kaj Hindio havas 2.5 miliardojn da loĝantoj kaj ili ambaŭ estas antikvaj landoj civilizitaj. La manpremo de la du landoj kaŭzos atenton de la tuta mondo."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments