Kozoj por infanoj
de Lenke Szász
Malnova tombejo
Infanoj ludas,
petolas en printempo,
kuradas
tra etaj teraltaĵoj
herbkovritaj –
Ili ne scias,
ke tiuj malglataĵoj
estas tomboj,
ke sube estas ostoj
de homoj,
de iamaj loĝantoj
de la vilaĝo –
de prageavoj,
kiuj iam -
same kiel ili –
estis infanoj.
PENSO
Silentas floro
sur fenestro-kornico –
kion ĝi pensas?
PAPILIOJ
Du papilioj
en la oktobra suno
fluge dancadas.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji
Komento
Gastlibro
No Comments