Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Henry Alfred Kissinger pri la novaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

| 2013-10-28
Bookmark and Share

de LIU BIAN

 

    Jam 90-jara Henry Alfred Kissinger ofte flugas ĉ. 20 horojn inter Ĉinio kaj Usono. En la 9-a de julio de 1971 li sekrete vizitis Ĉinion kaj degeligis la longe frostintajn rilatojn inter la du landoj.

 


90-jara Henry Alfred Kissinger  

 

    Dum la pasintaj 42 jaroj, Kissinger vizitis Ĉinion pli ol 80 fojojn, kaj ludis kernan rolon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono je pluraj ŝlosilaj aferoj. Ĉinio, la tiama "bela kaj mistera" lando en liaj okuloj, nun fariĝis aparte intima por li. "Ĉinio estas la lando kun kiu mi havas plej longtempajn kaj plej profundajn kontaktiĝojn, kaj Ĉinio ja estas tre grava parto de mia vivo kaj la ĉinaj amikoj havas specifan signifon por mi." 

 

    En la jaro 2011, 88-jara Kissinger eldonis la libron Pri Ĉinio, kiu senkaŝe montras la aprobon de tiu ĉi okcidenta erudiciulo pri la ĉinaj trajtoj. En junio de 2013, Kissinger, kiu kontaktiĝis kun ĉiugeneraciaj ĉinaj ŝtataj gvidantoj, refoje venis al Ĉinio kaj denove traktis pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, intervjuate de la semajna gazeto Ĉinia Ekonomio. Li diris: "Mi ĉiam persistas en tio, ke Usono kaj Ĉinio kreu inter si novtipajn rilatojn, kvankam tio estas tre malfacila, sed niaj gvidantoj havas la respondecon antaŭenigi la aferon","La ĉina revo kaj la usona revo alvenos al la sama celo per malsamaj vojoj."

 

    Manciinte pri la strategia malfido de Ĉinio kaj Usono, Kissinger emfazis, ke la du landoj devas iri la disvolvan vojon laǔ la "strategia reciproka konfido kaj la komuna evoluo".

 


La nove eldonita libro de Henry Kissinger Pri Ĉinio  

 

    En sia libro Pri Ĉinio Kissinger respondis la demandon de multaj usonanoj: "Kial tiel malriĉa lando povas tiom rapide prosperiĝi dum la tempo de nur 30 jaroj?" Pri la demando de homaj rajtoj al kiu la usonanoj donas grandan atenton, Kissinger klare esprimis, ke Ĉinio kaj Usono havas tute malsamajn historiajn kondiĉojn kaj tute aliajn grundojn, do oni ne povas mezuri Ĉinion per la usonaj normoj, kaj ĉia ajn premado sur Ĉinion ne povas doni imagitajn fruktojn. Kissinger citis la vortojn de Jiang Zemin, triageneracia ĉina ŝtatestro: "Ni neniam cedas al la premado... Tio estas nia filozofia principo." 

 

    Kissinger substrekis en siaj artikoloj la grandegajn kulturajn diferencojn inter Ĉinio kaj Usono. Li akcentis ke manko de konoj pri Ĉinio al Usono kaŭzis pereon kaj vundiĝon de granda nombro da usonaj armeanoj en la korea milito okazinta en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj nun se oni daǔre ne konas Ĉinion, tio rezultigos plimalboniĝon de la rilatoj inter la du landoj, kaj metos semon por estontontaj konfliktoj. Kissinger opinias, ke nun multaj tutmondaj problemoj atendas solvon kunlabore de Ĉinio kaj Usono, kaj la malamikeco inter la du landoj havas neniun bonon por la tuta mondo.

 

    La gvidantoj de la du grandaj landoj havas la respondecon akceli la novajn rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

 

    Hodiaŭ, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono alfrontas konkurencon de forto kaj transigon de la potenco en la historia cirkulo. Ĉu "konservativeca granda lando" kaj "nove leviĝinta potenco" prenos la tradician vojon de kontraŭstaro unu al la alia strategie aŭ malfermos novan vojon de reciproka respekto kaj reciproka profito en rilatoj inter grandaj potencoj?

 

    Iuj okcidentaj erudiciuloj timas, ke leviĝo de Ĉinio reproduktos la situacion: "Post grandiĝo de Germanio, eksplodis la Unua Mondmilito". Kaj la respondo de Kissinger pri tio estas nea: la historio ne sin ripetas, kaj la teorio pri minaco de Ĉinio ne estas racia. Ĉinio kaj Usono devas kunlabori sed ne splitiĝi.

 


Kissinger intervjuata de la semajna gazeto Ĉina Ekonomio  

 

    Kissinger laǔdis la longan artikolon Persisti en la vojo de paca disvolviĝo skribitan de Dai Bingguo, iama ĉina ŝtata konsilanto. Li emfazis en sia artikolo: "Ĉu Ĉinio estos hegemonia en la mondo, post sia disvolviĝo? Tiu timo ne estas necesa... La cirkulanta onidiro, ke Ĉinio anstataŭos Usonon en superregado de la mondo, estas nur mito." Sed li alude diris al Usono: "Ni esperas ankaŭ, ke la rilata lando agados en Azio ne por la celo malhelpi kaj damaĝi al Ĉinio, kaj ke ankaǔ ĝiaj faroj kaj paroloj en nia regiono, ke niaj ĉinoj vivas kaj evoluas en miloj da jaroj, estos bonintencaj kaj travideblaj." 

 

    Profitante de la intervjuo far la semajna gazeto Ĉina Ekonomio, Kissinger faris analizon pri la diferencoj de la eksteraj politikoj de Ĉinio kaj Usono: "En la historio de pli ol 4 mil jaroj, Ĉinio preskaŭ ĉiam vizaĝas al malamikaj najbaroj, kaj la maltrankvileco por fremdaj landoj estas ĉiam penetrita en la historion de la lando. Tio signifas, ke Ĉinio havas pli konceptan pensadon, t. e. ke Ĉinio komprenas aferojn je la enhavo kaj la etendita signifo. Dume la historio de Usono estas multe malpli longa kompare kun tiu de Ĉinio, kaj la teritorio de Usono, borderata de du oceanoj kaj la lando neniam alfrontis potencajn najbarojn, pro tio la usonanoj estas tre pragmataj. Kiam ili renkontas problemon, ili klopodas por ĝin solvi. Sed por solvi la problemon ĉinoj ne nur konsideras pri la traktado de la afero, sed ankaŭ konsideras ĉu oni venigos alian problemon dum la solvado de ĉi tiu. Pro tio naskiĝis malsamaj manieroj de la du landoj en agado. Nuntempe, Usono jam scias ke ĝi ne plu estas en sendependa stato, kaj aliaj landoj jam pavas influi la usonan teron en la tradicia senco. Kaj ankaǔ Usono devas formi la konceptan pensmanieron same kiel Ĉinio."

 


Xi Jinping kaj Barack Obama en Sunnylands de Kalifornio, Usono

 

    Kissinger diris, ke estas tre grava kaj zorge konsiderita la anonco de ĉina prezidanto Xi Jinping pri starigo de novtipaj rilatoj inter la du landoj dum la intervidiĝo kun usona prezidento Barack Obama en Sunnylands junie de la kuranta jaro. "En la historio, la rilatoj inter potencoj estis solvitaj plejparte pere de konfliktoj, sed en la hodiaŭa mondo, sekve de la apero de detruaj armiloj kaj la fragileco de la monda ekonomio, ĉi tiu stato povos probable konduki al multampleksa krizo." 

 

    "Dum la jaroj mi ĉiam insistis ke Usono kaj Ĉinio devas krei novtipajn rilatojn inter si, kvankam tio estas tre malfacila, sed niaj gvidantoj havas la respondecon por kontribui al la afero, la sinteno de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj tiu de usona prezidento Barack Obama estas sinceraj por la starigo de tiaj rilatoj," diris Kissinger.

 

    La ĉina revo kaj la usona revo ambaŭ strebas al starigo de la mondo pli paca, prospera kaj kunlabora

 

    Iuj fakuloj kredas, ke la usona ekonomio restaŭranta donas impulson al la tutmonda financa krizo por pozitiva reakcio post sia okazo en la jaro 2008. La merkato de kredito, tiu de nemoveblaĵoj kaj la labormerkato sinsekve restaŭriĝas, ĉio tio ŝajnas ke la tutmonda ekonomio reprosperiĝas.

 

    En la okuloj de Kissinger, la reala stato de restaŭriĝo de la usona ekonomio estas pli bona ol la datumoj, "la ekonomia bazo de Usono estas en fundamenta transformado. Antaŭ 10 jaroj ni ankoraŭ estas la lando cent-po-cente dependanta de importado de fueloj, kaj nun ni estas evoluanta al la lando riĉa je fueloj, kio donas gigantan influon al la ekonomiaj kondiĉoj de la lando. Krome, ĉar la benzino iĝas pli malkara, kaj tio povas kompensi la altan koston de multaj fabrikaj industrioj de Usono, tiel ke ankaŭ ni povas esti produktantoj de malmultkostaj industriaj produktaĵoj. Mi kredas ke tio povos realiĝi en la venontaj jardekoj. Pro tio, la restaŭro de la usona ekonomio estas sufiĉe bona, kompreneble je la longtempa strategia vidpunkto."

 


Kissinger en la diskuto dum la Kvina Hamburga Pintkonferenco: Ĉinio renkontiĝas kun Eŭropo  

 

    Tamen, Kissinger kredas ke la situacio en Eŭropo estas multe malpli bona. "Ĉar ili ne estas unuigita lando, kaj la interna situacio en diversaj regionoj havas relative grandan diferencon. La riĉaj landoj opinias ke ili ne povas senfine pagi por la malriĉaj landoj, kaj la lastaj ne volas akcepti la gvidadon de la antaŭaj por solvi la strukturajn problemojn. Nur se ili povas establi pli unuiĝintan Eŭropon, alie tiuj strukturaj malfacilaĵoj estos tre malfacile solvitaj, tial mi kredas ke estos multe malpli rapida la ekonomia restaŭro en Eŭropo." 

 

    Menciante pri la nova motoro de la tutmonda ekonomio en la estonteco, Kissinger diris: "Ĉinio, Usono, Hindio kaj Brazilo estas la landoj, kiuj la unuaj venas al mia cerbo. Se Rusio povus reformi sian politikan organizan strukturon por ke ĝi akordiĝu kun la potencialo de la ekonomia disvolviĝo, ankaŭ tiu ĉi lando havos eblecon en disvolvo, sed ĝi ne havas la saman potencialon kiel tiuj landoj kiujn mi ĵus menciis."

 

    Kissinger do parolis pri la "ĉina revo" kaj la "usona revo": "La 'usona revo' originas el la strebado de la usonanoj al plibonigo de la individuaj vivkondiĉoj, ĉar ili pensas ke morgaŭ estos ĉiam pli bona; dum la ĉina popolo suferinta de granda mizero en la lastaj 150-200 jaroj, rigardas antaŭen kaj elmetas 'ĉinan revon', kaj tio estas tre grava evento. Kvankam ne kun la sama origino, tamen la fina celo de la dulandaj revoj estas tre simila: por starigi la mondon pli pacan, prosperan kaj kunlaboran."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments