El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Bai Juyi

| 2013-10-28
Bookmark and Share

 

    Bai Juyi (772~846)

 

Ĝojo pri oldaĝo

 

Hodiaŭ en spegulo klara

 

Griziĝis miaj barb’ kaj haroj.

 

Mi jam en jaro sesdek-kvara,

 

Ĉu mankas senilaj amaroj ?

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

Parencoj pri mia oldiĝo

 

Bedaŭras kaj suspire ĝemas.

 

Sed mi ridetas en feliĉo.

 

Kiu do vere min komprenas ?

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

Mi drinkas vinon post rideto,

 

Barbpalpe, sentante kontenton.

 

Sidiĝu do vi en kvieto,

 

Aŭskultu mian argumenton !

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

Se vivo estus ne ĝojinda,

 

Kial prenu oldon domaĝa ?

 

Se vivo estus jes ĝojinda,

 

Multon jam vivis mi oldaĝa.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

Sen oldiĝ’ venas frua morto,

 

Sen frua mort’— kaduk’ lamenta.

 

Preferu kadukon al morto,

 

Tio estas ver’ evidenta.

 

-0=/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ =0/ =0/ 0=0/

 

Cirkulas kaj antikva diro:

 

Sepdekjaraĝa estas rara.

 

Al mi, sesdek-kvarjara viro,

 

Eble favoros sorto kara,

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ 0=0/ =0/ =0/

 

0-0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ 0=0/ =0/ =0/

 

Ke mi la aĝlimon transvivu,

 

Mi ne envios gloron vantan.

 

Do ĝoju, anim’ ne pasivu,

 

Drinku ankoraŭ tason grandan !

 

(Trad. Guozhu)

 

0-0/ 0=0/ 0=0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Sub plumo de Majstro-poeto, ĉio povas eniri poezion:Aferoj ŝtata, familia, privata, granda, malgranda, bagatela... Kaj ĉio povas legiĝi viveca, interesa, alloga...

 

    Inter poetoj de Tang-dinastio, Bai Juyi havis plej longan vivon de 75 jaroj. Li multe verkis ĝis rekorda kvanto de pli ol 3000 poemoj, kun vasta enhavo. Post 40-a jaraĝo, Bai Juyi versis ĉefe pri temo de senĝena liriko, kun facile legebla stilo.

 

    Legante tiun ĉi poemon Ĝojo pri Oldaĝo de Bai Juyi, ni sentas nin kvazaŭ sidantaj kontraŭ grandaĝulo kun abundaj vivospertoj en intima interbabilo, aŭskultante lian parolon pri gustoj de travivaĵoj.

 

    Tagoj forpasas unuj poast aliaj, kaj ĉiuj fariĝas iom post iom pli aĝaj, maljunaj. Kiel ni frontas tion? Ĝeneraldire, oni kutime timas sian plioldiĝon, ĉar maljunuloj ofte vivas malsaneme aŭ senforte. Tamen Bai Juyi kondutis malsame, li ne nur ne timis, eĉ konfesis, ke li ĝojas. Li rakontis al ni sian rezonon konvinkan.

 

    La 13-a ĝis 16-a versoj de tiu ĉi poemo prezentis lian vidpunkton pri oldiĝo:

 

Se vivo estus ne ĝojinda,

 

Kial prenu oldon domaĝa?

 

Se vivo estus jes ĝojinda,

 

Multon jam vivis mi oldaĝa.

 

    Se homa vivo ne meritas nian ŝaton, kial ni veu pri nia oldiĝo? Se homa vivo estas ĝuinda, ni maljunaj jam ĝuas multon kaj ĝuu pli multe kaptante nunan oran tempon.

 

    Li argumentis tiel jese kaj male, ĉiam kun konvinkaj motivoj, kiuj donis al ni legantoj inspirojn kaj utilajn instruojn. Ho, kiel grandan saĝon kaj optimismon li posedis! Do li konsekvence longvivis ĝis pli ol 70-a jaraĝo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments