El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Libai

| 2013-10-28
Bookmark and Share

 

    Li Bai (701~762):

 

Ziye-kanto

 

—La aŭtuna

 

La tuta Chang'an estas nun banita en lunlumo

 

Kaj ĉie eĥas vestobastonado laŭ kutimo.

 

Ne povas la aŭtuna vento iam ĝin forblovi,

 

Tiun etoson de Yumen, etoson de l' landlimo.

 

Kiam la malamikojn oni sukcesus disbati

 

Kaj l' edzo ĉesus militservi en la malproksimo!

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0-0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S.J.Zee)

 

    Laŭdire, Ziye-kanto estis kreita de knabino nomata Ziye en Jin-dinastio (265-420). Ĝi havis alian nomon Ziye-kanto pri kvar sezonoj, do kvar poemoj respektive pri printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Laŭ kutimo, ankaŭ Li Bai verkis kvar poemojn. Tiu ĉi estis la tria el la serio, pri aŭtuno.

 

    Ziye-kanto temis plej ofte pri amo de geamatoj aŭ geedzoj. Tamen tiu ĉi verkita de Li Bai havis la enhavon pri ĉesigo de milito, kun pli profunda kaj vasta socia signifo. La tuta poemo skribis pri tio: La edzino en aŭtuna nokto sopiras pri sia edzo militservanta en malproksima landlima loko. Ŝi esperas, ke la milito estu kiel eble plej frue finiĝu, kaj ŝia edzo povus eviti la foriron de hejmo pro militservo.

 

    La poemo sukcese skribis pri la aŭtuna pejzaĝo. Kaptante la scenon kun tipa signifo, ke virinoj vestobastonadas sub la luno. La poeto pentris bildon de virinoj en profunda amsopiro kaj ilian sopiradon dum vestobastonado. La bruo de vestobastonado el miloj kaj miloj da hejmoj redonis kiom multe da ĉagrenoj de la virinoj. Susura aŭtuna vento neniel povis forblovi la amsopiron pri militservantoj ĉe landlimoj. Tio estis suferoj portitaj de milito al popolo.

 

    Kvankam la poemo ne rekte skribis pri amo, tamen ĉiu vorto en ĝi estis plena de kora amo. Kvankam la poemo ne rekte skribis pri la ŝtata situacio, tamen ĝi ne disiĝis de la ŝtata situacio. Ĝi finiĝis per atendoj de la virinoj en hejmloko, kaj ankaŭ la kora sopiro de la soldatoj en militservo, tio kortuŝis nin legantojn emociaj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments