El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Ghaffar Pourazar kaj la Pekina Opero

| 2013-10-28
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 


Mi kaj Pedro (la dekstra), redaktoro el Kubo de China Hoy, atendantaj la prezentadon 

 

    Iluzio, stilizita lingvo kaj integriĝitaj artoj: tio estas la Pekina Opero. Ghaffar Pourazar tiel resumis tiun eron de la ĉina tradicia kulturo enkondukante prezentadon por la alilandaj gastoj.

 

    En Pekino la eksterlandaj gekunlaborantoj de EPĈ kaj de aliaj redaktejoj aǔ oficejoj foje estas invititaj partopreni okazaĵojn ĝuste por ili organizitaj. Unu el ili estis pri la Pekina Opero, kiu ekde pli-malpli 1790, dum Qing-dinastio, akompanas la vivon de la ĉinoj.

 


Ghaffar Pourazar enkondukas la historion de la Pekina Opero. 

 

    Mi eksciis pri tiu ĉi fascina arta esprimo antaǔ multaj jaroj. Kiam mi estis studento en Romo mi vidis hazarde filmon pri la vivo de du aktoroj de la Pekina Opero dum la ĉina historio, de la imperiestra periodo ĝis la postaj ŝanĝoj. La filmo, kies titolon mi ne plu memoras, tre detale elmontris la ĉiutagajn viv-nuancojn, strebojn kaj penojn de la du viroj, de ilia infaneco ĝis maljuneco, ĉiam ludantaj la samajn pekin-operajn rolojn. Belegaj estis la scenoj, trafa la esprim-forto de la dialogoj. La filmo aparte impresis mian scivolemon. Ekde tiam mi deziras vidi prezentadon de Pekina Opero tie kie ĝi naskiĝis, en sia natura ejo. Finfine mi havis ŝancon kaj mi tuj ĝin kaptis.

 


S-ro Pourazar klarigas al ni nuancojn de la Pekina Opero. 

 

    Fakte mi ĉiam interesiĝis pri tradiciaj dancoj, muziko kaj kantoj tra la mondo, ĉar en ili estas konservitaj historio kaj sentoj de popoloj dum la jarcentoj. Foje atente analizante la art-esprimojn de malsamaj popoloj eĉ malproksimaj oni eltrovas similecojn, kiuj tiaj restas dum la tempo.

 


La orkestro: s-ro Pourazar eksplikas al ni la rolon de la tradiciaj muzikaj instrumentoj en la Pekina Opero. 

 

    Ĝoje mi partoprenis la aktivadon "Beijing Opera Experience" organizita de la Internacia Centro por la Pekina Opero kreita de s-ro Ghaffar Pourazar, kiu per siaj aparte nuancitaj kaj trafaj klarigoj aldonis entuziasmon al mia scivolemo pri tiu ĉi arto. Fakte mi taksis lian enkondukon pli interesa ol la prezentado mem. Li certe havas karismon kaj profunde amas la Pekinan Operon, tion mi tuj sentis kiam s-ro Pourazar komencis paroli pri la pasio de sia vivo. Por la Pekina Opero antaǔ dudek jaroj (li aĝis 32) li forlasis ĉion en Londono, kie li loĝis, por flugi al Pekino kaj komenci longan kaj malfacilan trejnadon por iĝi aktoro de la Opero. Li atingis la celon kaj fariĝis estimata interpretisto de la Opero, unu el la ege malmultaj eksterlandanoj, kiuj sukcesis en ĉi tiu tasko. Nuntempe s-ro Pourazar diskonigas la Operon tra la mondo kaj daǔrigas la klopodadon de la Majstroj instruante al gejunuloj, kiuj volas sekvi tiun ĉi vojon. Li faras tion ankaǔ por ke la Pekina Opero ne malaperu. Li krome klopodas por "...trovi ponton inter la art-formoj tradicia kaj moderna" per enkonduko en la spektaklojn de elementoj de nuntempaj artoj, por ke precipe la gejunuloj povu ankoraǔ interesiĝi, do por doni estontecon al la Opero.

 


Karakteriza figuro de la Pekina Opero 

 

    La amaskomunikiloj multe okupiĝis pri s-ro Pourazar kaj lia aventuro kaj detalaj informoj aǔ artikoloj estas facile troveblaj en la interreto kaj laǔ mia opinio ili estas vere legendaj, ĉar ili temas pri homo, kiu blinde aǔskultis sian koron kaj sekvis sian revon, fine li sukcesis, sed tio estas eĉ flanka afero. En tiu ĉi historio gravas la procezo per kiu li atingis sian celon, dum kiu malgraǔ ĉiaj malfacilaĵoj li neniam cedis: tio estas konkreta montro, kiu donas instigon al ĉiuj, kiuj same havas revon.

 


Lukto kaj danco, kune kun kanto, estas la bazaj artoj de la Pekina Opero. 

 

    La celoj povas esti malsamaj sed nur unu estas vojo, Ghaffar Pourazar per sia epopeo elegante indikis ĝin al ni.

 


Fotoj de antaǔaj prezentadoj. Aparte elvokivaj estas la kostumoj kaj esprimoj de la geaktoroj.  

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments