El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun la ministroj de la membrolandoj de ALSA

| 2013-10-28
Bookmark and Share


Li Keqiang (la dua de dekstro) intervidiĝas kun la ministroj de la membrolandoj de ALSA.  

 

    La 25-an de oktobro Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis kun la ekonomiaj kaj komercaj ministroj de la 10 membrolandoj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) en Zhongnanhai de Pekino, Ĉinio. Li Keqiang diris, ke la latenta povo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj ALSA en investada kaj kultura kampoj estas tre granda.

 

    La ĉi-foja diskonigo fare de la ministroj pri komerco kaj negoco helpos la praktikadon de la Kadra Interkonsento pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj ALSA en la venontaj 10 jaroj. Ĉinio subtenas la alian flankon ludi gvidan rolon en la kunlaborado kaj unuiĝo de orientazia regiono, volas plifirmigi la reciprokan fidelon strategian kaj profundigi la kunlaborojn ĉiuflankajn kaj "forĝi" la novigitan zonon de libera komercado inter la du flankoj por pli bone feliĉigi la popolanojn.

 

    Li Keqiang alte taksis la veturadon de la ministroj per grandrapidaj trajnoj el la suda parto de Ĉinio al Pekino. Li diris, ke la ĉina grandrapida trajno faris veran "survojan prezentadon". Ĉinio bonvenigas la entreprenojn de ALSA-aj membrolandoj fari investadon al Ĉinio kaj same instigas ĉinajn entreprenojn investi pri infrastrukturoj en la aziajn landojn. Tia situacio interkomunika helpos komercadan prosperon kaj interŝanĝojn. Se ni kaptos la ŝancon kaj unuanime kunagos, nia revo vere realiĝos.

 

    S-ro Niwatthamrong Boonsongpaisan, vicĉefministro de Tajlando kaj ministro pri komerco de la lando, dankis pri la intervidiĝo kun Li Keqiang kiel reprezentanto de la ministroj de la 10 landoj. Li esprimis, ke dank' al la pli kaj pli profundiĝa negocado kaj investado de la du flankoj, Ĉinio kaj ALSA, la komunikado inter la duflankaj popoloj oftiĝas. La membrolandoj de ALSA bonvenigas la anoncon de Ĉinio pri la novigo de la liber-komerca zono kaj volas plifortigi la kunlaborojn en la kampo de interkomunika infrastrukturo por krei pli belan futuron por orient-aziaj kunlaboroj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments