El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio rezolute rebatos, se Japanio atakos ĉinan senpilotan aviadilon

| 2013-10-28
Bookmark and Share


Proparolanto Geng Yansheng  

 

    La 26an de oktobro la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon, kaj Geng Yansheng, proparolanto de la ministerio kaj estro de la informa oficejo sub la ministerio, respondis demandojn rilate al Japanio.

 

    Raportisto demandis, ke la japana defend-ministerio diris, ke se ĉina senpilota aviadilo "invados japanan aer-spacon", Japanio konsideros ataki ĝin; en la mezo de oktobro japana mediato malkaŝis, ke la japana registaro jam difinis rimedojn kontraŭ senpilota aviadilo de la ĉina armeo invadanta japanan aer-spacon, inkluzive de atako kaj aliaj devigaj rimedoj; kaj kiel Ĉinio komentas pri tio.

 

    Geng Yansheng diris, ke la batalema diraĵo de Japanio estas pure intenca provoko; la normala trejnado kaj movado de ĉinaj milit-aviadiloj, inkluzive de senpilotaj aviadiloj super la ĉinaj orientaj akvoj observas la internaciajn juron kaj praktikon; notinde, ke la ĉinaj aviadiloj neniam invadis la teritorian aer-spacon de aliaj landoj, kaj neniam permesas al fremdlandaj aviadiloj invadi la teritorian aer-spacon de Ĉinio.

 

    "Ni admonas koncernajn partiojn ne subtaksi la firman volon kaj decidon de la ĉina armeo defendi la nacian suverenecon; se Japanio alprenos devigajn rimedojn, ekzemple atakon al aviadiloj, tio estos serioza provoko al Ĉinio kaj milita ago, kaj Ĉinio nepre prenos rezolutajn rimedojn por rebati, kaj la provokanto devos porti ĉiujn sekvojn," li emfazis.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments