El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj unuafoje esploris vakcinan stamon kontraŭ la porhoma birdogripa viruso H7N9

| 2013-10-28
Bookmark and Share


La vakcina stamo kontraŭ la porhoma birdgripa viruso esplorita de ĉinaj sciencistoj  

 

    La 26-an de oktobro ĉina sciencisto anoncis en la urbo Hangzhou de Ĉinio, ke Ĉinio sukcese esploris vakcinan stamon kontraŭ la porhoma birdogripa viruso H7N9. Ĝi estas la unua vakcina stamo kontraŭ gripa viruso esplorita de Ĉinio.

 

    Shu Yuelong, direktoro de la Kunlabora Centro por Referenco kaj Esploro de Gripoj sub la Monda Organizo por la Sano kaj tiu de la Ĉina Ŝtata Gripa Centro, diris, ke la rezulto ŝanĝis la historion, ke la gripaj vakcinoj de Ĉinio estis liveritaj de aliaj landoj, liveris fortan apogon en teknikoj por ĝustatempe trakti novtipajn gripojn kaj faris kontribuon por regi epidemion de la birda gripo H7N9 en la mondo.

 

    Nuntempe la sekureco de la vakcina stamo estis konfirmita de la Centro por Taksi kaj Esplori Sekurecon de Novaj Medikamentoj de la Instituto por Medicinaj Eksperimentoj de Bestoj sub la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj per eksperimentoj en korpoj de furoj. Laŭ postuloj de rilataj teknologioj pri vakcina stamo de gripa viruso menciitaj en la "Ĉina Farmakopeo" la Ĉina Instituto por Kontrolo de Nutraĵoj kaj Medikamentoj faros taksadon pri la sekureco de la stamo.

 

    Kiel unu el la gravaj kaj specialaj enhavoj pri preventado kaj regado de grandaj infektaj malsanoj, la vakcino estis kune esplorita de la Unua Filia Hospitalo sub la Medicina Instituto de la Zhejiang-a Universitato, la Hongkong-a Universitato, la Ĉina Centro por Preventado kaj Regado de Malsanoj, la Ĉina Instituto por Kontrolo de Nutraĵoj kaj Drogoj kaj la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj.

 

    Gripo estas unu el la gravaj infektaj malsanoj de la spira kanalo en la tuta mondo. Laŭ kalkulo de la Monda Organizo por la Sano, ĉiu-jare en la mondo 250-500 mil homoj mortis pro gripo, 3-5 milionoj da homoj estis severe atakitaj de gripo. Eĉ en la disvolviĝintaj landoj ĉirkaŭ 100 mil homoj mortis pro gripo ĉiu-jare.

 

    En la pasinta marto en Ĉinio aperis nova viruso de la birda gripo H7N9. La viruso povas infekti homojn kaj kaŭzi seriozan pulmiton kaj eĉ endanĝerigi la vivon de homoj. Ĝis la 24-a de oktobro en Ĉinio 136 homoj estis infektitaj de la birdgripa viruso H7N9, inter kiuj 45 mortis.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments