El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Forumo pri Ekonomio, Komerco kaj Kulturo ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo

| 2013-10-29
Bookmark and Share

 

Yu Zhengsheng (maldekstre) paŝas en la inaŭgurejon kune kun Wu Poh-hsiung (dekstre de la unua vico).

 

    La 26-an de oktobro inaŭguriĝis en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio la Forumo pri Ekonomio, Komerco kaj Kulturo ambaŭflanke de la Taiwan-a Markolo kun la ĉeftemo "Vastigi interŝanĝadon kaj kunlaboradon, kune prosperigi la ĉinan nacion". Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj Wu Poh-hsiung, honora prezidanto de Kuomintango, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris salutparolon.

 

    En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj s-ro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, Yu Zhengsheng gratulis la malfermon de la forumo. Li diris, ke la ĝusta vojo de la rilatoj inter la du flankoj de la Taiwan-a Markolo estis kreita en la pasintaj 5 jaroj kaj akiris grandajn fruktojn. En la periodoj nuna kaj sekva, nia ĉefa tasko estas firmigi kaj profundigi la politikan, komercan, kulturan kaj socian bazojn de la paca disvolviĝo de la rilatoj inter ambaŭ flankoj, klopodi en novspaca kreo kaj novperspektiva malfermo, akceli novajn sukcesojn de la ambaŭflankaj interŝanĝado kaj kunlaborado kaj feliĉigi la popolanojn de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj la tutan ĉinan nacion.

 

    Yu Zhengsheng diris, ke la profundigo de la interŝanĝado kaj kunlaborado estas grava vojo al la paca disvolvo de la rilatoj inter ambaŭ flankoj, kaj same tio estas nepra postulo de la dubordaj popoloj dum la klopodado por prosperigi la ĉinan nacion. Yu Zhengsheng diris 4 punktojn pri la vastigo kaj profundigo de la ambaŭflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj: unue, oni devas plifortigi la interkomunikadon en la scienca kaj teknologia kampo, akumuli energion de la kreiveco por la reprosperigo de la ĉina nacio; due, oni devas profundigi la kunlaborojn en komercado, fortigi la ekonomian fundamenton de la prosperiĝo; trie, oni devas pliigi la interŝanĝojn en la kultura kampo, koheri spiritan forton de la ĉina nacio; kvare, oni devas multigi kunagojn en la eduka rondo, kulturi homajn fortojn por la nacia prospero.

 

    Wu Poh-hsiung esprimis sian opinion en la prelego pri la kunlaboroj en la komerca kaj scienca kampoj kaj la interŝanĝoj en la kultura kaj eduka rondoj. Li diris, ke la kultura forumo ĉiam ludis pioniran rolon en la interŝanĝado kaj kunlaborado de ambaŭ flankoj. Multaj gravaj konkludoj kaj samkonoj fruktitaj ekde la starigo de la forumo ege feliĉigis la popolanojn de la du bordoj. Ni devas daŭrigi la forumon pli kaj pli sukcese kaj igi ĝin doni pli da kontribuoj al la paca disvolvo de la rilatoj inter la du flankoj. Ĉiu generacio havas sian devon en la fortigo pri la reciproka fidelo politika inter la du flankoj kaj en la antaŭenpuŝigo pri la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo. Li esperas, ke ambaŭ flankoj kune klopodos kaj skribos pli brilan historion de la paca evoluado de la rilatoj inter la du bordoj.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Rufieng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments