El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yasuo Fukuda: la multforma diplomatio de Japanio devas venki la konojn pri historiaj problemoj

| 2013-10-29
Bookmark and Share

Yasuo Fukuda prelegas en la forumo.

 

    La 26-an kaj la 27-an de oktobro okazis en Pekino la 9-a Pekina-Tokia Forumo. La 27-an de oktobro Yasuo Fukuda, eksa ĉefministro de Japanio, faris specialan prelegon. Li montris, ke la multforma diplomatio de Japanio devas venki la konojn pri historiaj problemoj.

 

    Yasuo Fukuda diris, ke oni tre atentas, sur kian vojon Japanio iros en la estonteco. Dum la 21-a jarcento la japana loĝantaro reduktas kaj Japanio eniras en maljuniĝan socion. En la estonteco ankaŭ Ĉinio eniros en la saman epokon. Tial estos netaŭge, ke oni daŭre kiel antaŭe iros laŭ la linio de rapida kreskado aŭ laŭ tiu de rapida disvolvo de ekonomio, aŭ nur serĉos ekonomian disvolvon aŭ grandigon de entreprenaj skaloj. La ekonomia kreskado en iu grado estas necesa, sed estas nepre, ke oni devas ŝanĝi la direkton de atento pri la ekonomia kreskado al tiu pri ekonomia kvalito. La japana socio bezonas ankaŭ la ŝanĝon.

 

    Rigardante el diplomatio, la tendenco de multpolarizo en la internacia socio evidentiĝas. La ekonomia disvolvo, kiu dependas ne nur de Usono, sed ankaŭ de multaj flankoj, estas unu el la diplomatiaj linioj de Japanio, estas ankaŭ kunordiga diplomatia linio prenita de Japanio. Por realigi la diplomation Japanio devas venki siajn konojn pri la historiaj problemoj, kiuj estas tre evidentaj en la publikaj opinioj. Japanio povos daŭre ekzisti en la internacia socio nur se ĝi venkos la problemojn. Se ne ĝi estos izolita de la internacia socio.

 

    En la pasinteco Japanio ĉiam persiste grandigi helpon de ODH* al la internacia socio. Krom tio, kiel unu de la membroj de la internacia socio Japanio daŭre faros sian kontribuon -- limigi la militan forton en minimumo. Japanio devas fari kiel eble plej grandan penadon por kultura interŝanĝo kaj trejnado de talentuloj en politiko, ekonomio, scienco kaj aliaj kampoj.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

* ODH estas mallongigo de la Oficiala Disvolva Helpo. Ĝi signifas, ke la oficialaj organizoj (inkluzive de la centraj kaj lokaj registaroj kaj plenumaj organizoj) de disvolviĝintaj landoj liveras mondonacon aŭ prunton kun favoro de nemalpli ol 25% al disvolviĝantaj landoj kaj la multflankaj organizoj por akceli altigon de niveloj de la ekonomia disvolviĝo de disvolviĝantaj landoj kaj tiun de ilia bonstatiga nivelo.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments