Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

La ĉina rivero Lijiang estis elektita kiel la "plej bela rivero"

| 2013-10-30
Bookmark and Share


Birdrigardo al la rivero Lijiang de Ĉinio  

 

    Lastatempe la granda usona tutmonde spektata televida novaĵkanalo CNN elektis 15 vizidindajn riverojn la plej belajn en la tuta mondo por la turistoj. En la listo troviĝas la ĉina rivero Lijiang. Oni diras, ke Lijiang estas la animo de la pejzaĝoj de Guilin, fama turisma urbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. La rivero longas je pli ol 400 kilometroj, ĝia plej ĉarma parto longas je 80 kilometroj. Ĝi trafluas la belajn montojn kaj valojn de la norda parto de Guilin, ĝia ĉarmeco estis akorde konsentita de amaskomunikiloj, specialistoj kaj turistoj el ĉiuj landoj, kaj estis la sola ĉina rivero elektita en la menciita listo.

 

    CNN diris: "Yangzi estas la plej konata rivero de Ĉinio, sed la vizitantoj estas multe pli facile ravitaj pro Lijiang. Ŝipe veturi sur la rivero de Guilin ĝis Yangshuo, oni povas vidi tipajn karstojn: montpintoj rekte staras ĉe la du bordoj kun milspecaj eksterformoj, ĉiuj el ili estas tradiciaj ĉinaj "blank-nigraj" pentraĵoj. Certe, ankaŭ vizitantoj preferas flose vojaĝi de Guilin sur Yulonghe, branĉa rivero de Lijiang, tio estas pli malrapida kaj kvieta."

 

    La ĉampiono de la listo estas la rivero Amazono. CNN diris, ke ĝiaj multaj branĉoj serpente naĝas en la ĝangaloj kaj nutras pli ol 400 lokajn tribojn. La vizitantoj povas okazigi vojaĝon por trovi sovaĝajn kreskaĵojn kaj bestojn, kanue antaŭeniĝi en riveroj aŭ marŝi en ĝangaloj.

 

    CNN havas 5 normojn kun la kerno de turisma valoro en sia elektado: unue, pejzaĝo (la rivero mem devas esti bela kun akvofaloj, specialaj koloroj aŭ multŝanĝaj vidindaĵoj); due, faŭno kaj flaŭro (ĉu la rivero posedas multajn kaj multspecajn kreskaĵojn kaj sovaĝajn bestojn); trie, kulturo (la profundeco, diverseco kaj alirebleco de la loka kulturo, ĉu troviĝas tribo aŭ vilaĝo kun speciala kulturo aŭ longa historio tie); kvare, aventureco (la kondiĉoj de la rivero por aventuri); kvine, distro (ĉu oni povas boati, spekti ion, promeni, rajdi aŭ tiel plu). La rivero Lijiang sidas ĉe la 14-a loko en la listo, ĝi akiris plej altajn 5 poentojn pri la pejzaĝo, 2 poentojn pri la faŭno kaj flaŭro, same 2 poentojn pri la kulturo, 1 poenton pri la aventureco kaj 3 poentojn pri la distraj spertoj. Krom Amazono kaj Lijiang, la riveroj Zambezi, Danubo, Rejno, Gango, Nilo, Volgo kaj aliaj estas en la listo de CNN.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments