Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

La 79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

| 2013-10-30
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Dimo DIMOV el Bulgario

 


Kongresanoj 

 


Diskoj de E-kantoj  

 

    De la 28-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro de la kuranta jaro en la apudmara urbeto Obzor, situanta je 60 kilometroj sude de Varna, Bulgario, okazis la 79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. En ĝi partoprenis 72 samideanoj el 11 landoj.

 

    La solena malfermo de la kongreso okazis la 29-an de aŭgusto je la 10-a kaj duono en la salono de la hotelo Horizont. Leviĝantaj, la kongresanoj ekkantis la esperantistan himnon La Espero.

 

    La kongreson malfermis Nedeljka Loĵajiĉ, prezidanto de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). Ŝi salutis la ĉeestantojn kaj proponis estraron de la kongreso: prezidanto -- Vladimir Ĵelev el Bulgario; vicprezidantoj -- Antun Kovaĉ el Kroatio kaj Livi Ciobanu (legu Ĉobanu) el Rumanio; sekretarioj -- Julia Korjak el Germanio kaj Keranka Miluŝeva el Bulgario.

 

    Oficialaj gastoj de la kongreso estis: Vasil Dolapĉiev -- prezidanto de la Asocio de la blinduloj en Bulgario, Nikola Uzunov -- reprezentanto de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), kaj la estro de la fako pri kulturo ĉe la urba estraro de Obzor. La gastoj salutis la partoprenantojn, dezirante al la kongreso sukcesan laboron.

 

    La jaro 2013 estas proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj kiel jaro de la civitanoj. Lige kun tio oni decidis, ke la temo de nia kongreso estu: La nevidantoj en la civitana socio. La ĉefan prelegon pri la temo prezentis Veselina Stoilova el Varna, Bulgario. La saman problemaron pritraktis la prelego de Antun Kovaĉ Ĉu kroataj nevidantoj estas egalrajtaj civitanoj. Estis prezentitaj ankaŭ prelegoj pri aliaj, ne malpli interesaj temoj. Klerigado kaj edukado de la nevidantoj en la civila socio estis temo de la prelego de Nedeljka Loĵajiĉ. Menciindas ankaŭ Lastatempaj novaĵoj en Japanio de Kunio Tanabe, Mobila sontabuleto (most), la Esperantlingva versio de brajle uzebla, parola aplikaĵo al poŝtelefonoj kaj tablet-komputiloj por blinduloj -- Norbert Markus el Hungario, Interkultura psikiatrio kaj psikoterapio -- Julia Korjak el Germanio k. a. Viglan intereson provokis la prelego de Mariana Evlogieva el Bulgario Interreto -- fonto de informoj kaj inspiroj.

 

    Riĉa kaj varia estis ankaŭ la kultura programo, kiu abundis je diversaj aranĝoj.

 

    Neforgesebla por la partoprenantoj estos la vespero, dediĉita al la E-poeto, verkisto kaj tradukisto Nikola Uzunov. Li rakontis pri sia esperantista agado, riĉa verkaro kaj deklamis siajn versaĵojn. Liajn poeziaĵojn prezentis ankaŭ lia nepino Nikoleta Kumanova. Kantojn, kies tekstojn tradukis Nikola Uzunov plenumis lia filino Marina Kumanova kaj la nevidantaj esperantistinoj Elena Nikolaeva kaj Nadeĵda Stojnova.

 

    Dum la Bulgara Nacia vespero la ĉeestantoj ĝuis la arton de folklora orkestro kun gvidanto Nikolaj Doktorov kaj folklora kantgrupo kun gvidanto Teodora Maneva ĉe la Centro por integriĝo kaj rekapabligo de viddifektitoj en Varna.

 

    Dum la Internacia Vespero por nia humoro kantis la kantgrupo Edelvajs el la urbo Varna kun gvidanto Nedjalka Stojnova kaj grupo por Esperantaj kantoj el la urbo Razgrad kun gvidanto Radka Stojanova. Siajn talentojn pri kantado kaj deklamado montris ankaŭ niaj gesamideanoj Kunio Tanabe el Japanio, Malina Pavloviĉ el Serbio, Natalia Kasymova el Germanio, Elena Nikolaeva kaj Nadeĵda Stojnova el Bulgario k. a.

 

    Nome de ĉiuj partoprenantoj mi dankas al s-ino Ursula Grzattapaglia, kiu sendis al ni donace 50 kopiojon de la sonlibro de Roman Dobrzyński "Bona Espero, Idealo kaj Realo" -- voĉlegita versio de la samtitola libro.

 

    Okazis ekskurso al la urbo Nesebar kun vizito de la Arkeologia muzeo kaj promenado en la malnova urboparto, kiu ebligis al la partoprenantoj lerni multon pri la antikva kaj nuntempa historio de nia lando.

 

    Kadre de la kongreso okazis Ĝenerala Asembleo de LIBE, dum kiu oni anoncis la rezultojn de la balotado por nova estraro de la ligo. En sia unua kunsido la nova estraro elektis kiel prezidanto Anatolij Masenko el Rusio. Vicprezidanto fariĝis Natalia Kasymova el Germanio, ĝenerala sekretario -- Olena Poŝivana el Ukrainio, dua sekretario -- Dragan Ŝtokoviĉ el Kroatio, konsilantoj -- Nedeljka Loĵajiĉ el Serbio kaj Dimo Dimov el Bulgario.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments