El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio komencis monitoradon al influo de aerpoluado sur la sano

| 2013-10-30
Bookmark and Share


Biciklantoj en urbo Taiyuan, provinco Shanxi 

 

    La 28an de oktobro la Nacia Komisiono de Sano kaj Familia planado de Ĉinio ellaboris "Laborplanon pri Monitorado al Influo de Aerpoluado sur la Sano, 2013". Laŭ la plano, en la venontaj tri ĝis kvin jaroj Ĉinio starigos la tutlandan reton de la monitorado por koni la densecon de nebulaj poluaĵoj kaj ilian malutilecon al la sano en malsamaj regionoj.

 

    Laŭ la laborplano, en la jaro 2013 Ĉinio starigos monitorajn sistemojn en urboj de 16 provincoj kaj municipoj, en kiuj severas la aeropoluado. Ĉiu urbo starigos du monitorejojn respektive en severe poluita kaj malsevere poluita distriktoj. Cetere oni starigos monitorejojn en la kamparo de ses provincoj kaj municipoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments