El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio: provokaj paroloj kaj agoj de japanaj gvidantoj montris iliajn arogantecon kaj timon

| 2013-10-30
Bookmark and Share


Hua Chunying 

 

    La 28-an de oktobro okazis en Pekino regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio. En la konferenco iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri la afero, ke lastatempe Shinzo Abe, japana ĉefministro, diris akceptante intervjuon de la ĵurnalo Wall Street kaj inspektante la terajn memdefendajn fortojn, ke Japanio ne povas toleri la intencon de Ĉinio ŝanĝi la nunan staton per militforto; se Ĉinio elektus la vojon, ĝi ne povos pace releviĝi; do Japanio devas ludi gvidan rolon en ekonomia kaj sekureca kampoj de la Azi-Pacifikaj regionoj por rivali kun Ĉinio, kaj ankaŭ pri la rilata raporto, ke Japanio sendis militaviadilojn por trakti agadojn de ĉinaj militaviadiloj.

 

    Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis: "La proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio jam esprimis la starpunkton de Ĉinio pri la afero. Mi volas refoje diri, ke la aviadiloj de ĉina armeo faras regulajn trejnadon kaj flugadon super rilataj marareoj en la Orienta Maro. Tio konformas al la Internacia Juro kaj al internacia praktikado. Rilataj flankoj tute ne bezonas maltrankvilon kaj troigon de la afero."

 

    Hua Chunying diris, ke Ĉinio rimarkis la raportojn pri diroj de japanaj gvidantoj pri Ĉinio. En la lasta tempo japanaj gvidantoj senĉese publikigis dirojn, kiuj provokas Ĉinion. Tio refoje montris arogantecon kaj timon de japanaj politikistoj. La starpunkto de Ĉinio pri la problemo de Diaoyu-insulo estas klara kaj konsekvenca. De la antikveco la insulo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj ĝi estis proprigita de Japanio per kontraŭleĝaj rimedoj. Kiam normaliĝis la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, la du flankoj interkonsentis lasi la problemon pri Diaoyu-insulo solviĝi en la estonteco. Tiu grava interkompreno estas grava fundamento por normala disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en la pasintaj pli ol 40 jaroj. La unuflanka agado prenita de Japanio estas kontraŭleĝa kaj nevalida. Ĉinio neniam akceptis kaj firme oponas kontraŭ tio. Tiu, kiu rompis la nunan staton de Diaoyu-insulo, ne estas alia, sed estas Japanio mem. Japanio devas serioze pripensi siajn agojn kaj ĉesigi siajn provokajn parolojn kaj agojn kaj fari praktikan penadon por bone regi kaj solvi la problemon kaj por konservi la pacon kaj stabilecon de la regiono.

 

    Hua Chunying diris: "Mi volas refoje emfazi, ke Ĉinio firme iros laŭ la pace disvolva vojo. Tio estas nia strategia elekto laŭ disvolva fluo de la epoko kaj la bazaj interesoj de nia ŝtato. Ni daŭre penados por konservi la ĝeneralan situacion de la paco kaj stabileco de la regionoj ĉirkaŭ Ĉinio, daŭre klopodos por solvi rilatajn problemojn per dialogoj kaj interkonsiliĝoj, kaj samtempe firme defendos la teritorian suverenecon kaj rajtojn kaj interesojn en maroj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments