El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Tre bona estas la kombiniĝo de la ĉina kaj okcidenta medicinoj

| 2013-10-30
Bookmark and Share

    Aktive efektivigante la instrukcion de Prezidanto Maŭ, ke kuracistoj de la okcidenta medicino studu la ĉinan medicinon kaj la ĉina medicino estu kombinita kun la okcidenta, medicinaj laborantoj de iu hospitalo de la Kantona Trupo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo science sintenis al la ĉina kaj la okcidenta medicinoj, persistas ĉe la principo de utiligo de la avantaĝoj de ambaŭ medicinoj kaj atingis evidentajn sukcesojn en kuracado de ordinaraj kaj oftaj malsanoj. Ekzemple, por kuraci rompiĝon de longa osto en la pasinteco, kuracistoj de la okcidenta medicino devis fari operacion kaj apliki la metodon de longtempa interna fiksado en granda parto, kaj ili emfazis tro multe "senmovan kuŝadon". Kvankam oni povas kunkreskigi la rompitan oston tiamaniere, tamen la cirkulado de sango kaj la funkcio de la membro ne povas glate restariĝi kaj cetere la kuraco bezonas longan tempon. La ĉina medicino emfazas en tio la cirkuladon de la sango kaj neglektas ĝustan kunigon de la rompita osto, kio ofte sekvigas mallongiĝon de membro. La medicinaj laborantoj de tiu hospitalo rigardas la ĉinan kaj okcidentan medicinojn laŭ la vidpunkto de divido de unu en du kaj dialektike unuigis la ĉinan kaj okcidentan medicinojn, movadon kaj senmovecon, parton kaj tuton, kaj internan kaj eksteran kaŭzon, dank' al sia praktiko, konado, denova praktiko kaj denova konado. Ili utiligis la avantaĝojn kaj venkis la mankojn de ambaŭ medicinoj aplikante fikstabuletojn de la ĉina terapio kaj la haŭtotiradon de la okcidenta terapio kaj samtempe prenigante kaj kataplasmante ĉinajn medikamentojn. La kuracado de pli ol sepdek kazoj montris bonegan efikon kaj la meznombra tempo de kuracado mallongiĝis je triono kompare kun tiu de nura apliko de okcident-medicina aŭ ĉin-medicina metodo.

 

    En la pasinteco, en kuracado de rompiĝo de femurosta kolo, ĥirurgo de la okcidenta medicino ĉefe uzis la metodon de operacio por reordigo, kiu malbone influas la sangan cirkuladon, malfavoras al disvolvo de la interna kaŭzo al rekuniĝo de rompita osto, kaj havas malbonan kuracefikon. Kaj precipe ĉe maljunuloj, rompiĝo de femurosta kolo ofte kripligis la suferintojn. Laŭ la instruo de Prezidanto Maŭ, ke materiisma dialektiko "konsideras eksterajn kaŭzojn kiel la kondiĉon de ŝanĝo kaj internajn kaŭzojn kiel la bazon de ŝanĝo, kaj ke eksteraj kaŭzoj efikas nur pere de la internaj", la kuracistoj iom post iom konis la regulojn en kuraco de rompita femurosta kolo, tra kuracado per la okcidenta kaj ĉina medicinoj en kombino. Ĝis nun oni jam kuracis rompiĝojn de femurosta kolo ĉe 5 plenaĝuloj tute sukcese kaj senkriplige. La dekstra femurosta kolo de maljuna malriĉkamparanino Onklino Han rompiĝis kaj serioze deviis. Kuracistoj faris al ŝi haŭttiradon en mallonga tempo, reĝustigis la difektitan membron kaj tenis la rompitan oston en normala pozicio. Samtempe ili prenigis kaj kataplasmis ŝin per ĉinaj medikamentoj, kaj kuraĝigis ŝin faradi limigitan movon por reguligi la energion de la tuta korpo kaj pliigi la resaniĝan povon. Kaj per kuracado de la okcidenta kaj ĉina medicinoj en kombino, ili tute resanigis ŝian dekstran gambon.

 

    Dank' al kombino de la ĉina kaj okcidenta medicinoj, oni faris multajn t.n. "nekuraceblajn" ordinarajn kaj oftajn malsanojn, kiaj paraliziĝo, surdmuto, kronika nefrito, doloro de talio kaj gambo, kuraceblaj kaj tiel la kuraca arto povas pli bone servi al la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj. Iu juna laboristo de la Kantona Paper-fabriko suferis de kronika nefrito dum pli ol tri jaroj. Lia malsano estis tre grava kaj li vizitis la hospitalon por peti helpon. Post serioza studo, la medicinaj laborantoj plene utiligis la avantaĝojn de la ĉina kaj okcidenta medicinoj en kuraco de nefrito. Post kuracado dum certa tempo, la edemo de la juna laboristo malaperis, ankaŭ la hidrotorako kaj hidroperitoneo malaperis kaj klinika resaniĝo estis atingita. La junulo diris tre emocie: "La kamaradoj ĈPLA-anoj kuracis mian malsanon, kiun iuj 'famaj kuracistoj' nomis 'nekuracebla'. Ja tre bona estas la kombiniĝo de la ĉina kaj okcidenta medicinoj!"

 

    La kuracado per la ĉina kaj okcidenta medicinoj en kombino estas tre efika, rapida kaj kun relative malmulta malbona influo, estas tre bonvena al la vastaj amasoj. La medicinaj laborantoj de tiu hospitalo esprimis, ke ili firme iros la vojon de kombino de la ĉina kaj okcidenta medicinoj por pli bone servi al la vastaj amasoj de laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj kaj fari kontribuon en la kreado de nova terapio de la patrolando.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments