El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Por la sano de infanoj

| 2013-10-31
Bookmark and Share


Intelekte debilaj infanoj en elektra aŭdo-vida leciono en la unua ĉina Esplora Centro de Infana Psikologio en Nankino 

 


Sanprotekta sekcio de la Pekina Dua Tekstila Fabriko periode ekzamenas infanojn de laboristoj. 

 

    La 7-a de aprilo estas la Internacia Higiena Tago. Ĝia temo estis: "La sano de la infanoj -- riĉaĵo de la morgaŭo." Tiu temo havas ekstreme profundan signifon: La infanoj estas la estontaj mastroj de la lando, investaĵoj por la sano de la infanoj rekte koncernas akceladon de socia disvolviĝo, altigon de produktaj fortoj kaj plibonigon de vivkondiĉoj.

 

    La porinfana sanprotekta afero de Ĉinio stariĝis en la lastaj tridek jaroj. En la unuaj jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio la tuta lando havis nur kvin infanajn hospitalojn, 139 malsan-infanajn litojn kaj malpli ol mil pediatrojn.

 

    Dank' al la prizorgo de la popola registaro porinfanaj sanprotektaj organizoj establiĝis ĉie en la lando. Nun ni jam havas pli ol 30 000 pediatrojn, 90 000 malsaninfanajn litojn kaj 2 645 sanitarejojn por virinoj kaj infanoj. La urbaj kvartaloj havas siajn proprajn laborantojn por sanprotektado pri la infanoj, kaj la kamparo havas sanprotektan reton por virinoj kaj infanoj de la tri niveloj de gubernio, komunumo kaj brigado, kio fidinde garantias la pluapaŝan disvolviĝon de la porinfana sanprotekta afero.

 

    Ĉinio energie praktikas la principon de "prevento en la unua loko", faras senpagan preventan injektadon al la infanoj kaj rezulte de tio fundamente regis kelkajn kontaĝajn malsanojn difektantajn la sanon de la infanoj. Samtempe kun tio, la registaro aparte emfazas la sanprotektan laboron por la infanoj en la kamparo, praktikas sisteman zorgadon al la malpli-ol-sep-jaraj infanoj: starigi por ili arkivojn pri sanstato kaj fari regulan korpoekzamenon por ĝustatempe ŝtopi breĉojn kaj kuraci malsanojn tuj kiam ili aperos al ili. Por bone preventi rakiton kaj trofian anemion establiĝis preventa-esplora grupo, kiu ellaboris unuecajn normojn por diagnozo kaj preventajn projektojn. Post plurjara klopodado la mor-toprocentaĵo pli kaj pli malaltiĝis kaj malkreskis de 200‰ en la unuaj jaroj post la Liberiĝo ĝis 34.68‰ en 1981. La meznombraj alteco kaj korpopezo de la knabetoj en diversaj aĝoj de la urboj kaj kamparo superis tiujn en la komenca tempo post la fondiĝo de la popola respubliko. Ekzemple, la meznombraj alteco kaj korpopezo de la naŭjaraj infanoj en Pekino, Nankino kaj Kantono, kiuj reprezentas respektive nordan, centran kaj sudan Ĉinion, kreskis respektive je 5.4 cm. kaj 2.4 kg. por knabetoj kaj je 5.7 cm. kaj 2.2 kg. por knabinetoj.

 

    Ĉinio plifortigis ankaŭ la infanvartan laboron, funkciigis diversspecajn vartejojn kaj infan-ĝardenojn, ellaboris "La Regularon por Vartejoj" kaj "La Higienan kaj Sanprotektan Regularon por Vartejoj kaj Infanĝardenoj", ke la infanoj sane kresku en bona kolektivo.

 

    La puerpera sanprotektado estas nova branĉo scienca, kiu rapide progresis en Ĉinio dum la lastaj jaroj kaj, kuniginte sanprotektadon al la gravedaj virinoj kaj tiun al la infanoj, ludas gravan rolon por malgrandigi la mortoprocentaĵon de fetoj kaj beboj.

 

    Nun Ĉinio pluapaŝe mobilizas la tutan socion, por ke ĝi subtenu la sanprotektadon al la infanoj per homfortoj, materialoj kaj financoj, kiel starigi aŭ kompletigi organizojn por sanprotektado al la infanoj, plimultigi malsaninfanajn litojn, kulturi vartistojn kaj laborantojn pri infana sanprotekto kaj kun plena energio popularigi sciencajn sciojn pri bebnutrado kun la celo krei pli bonajn kondiĉojn por la sano de la infanoj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments