Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

EDE-Konferenco en Gresiljono

| 2013-10-31
Bookmark and Share

de Eugeno Macko

 

    26an kaj 27an de oktobro 2013 en la kastelo Gresiljono, Francio, kunvenis pli ol 10 delegitoj de la Franca EDE (Europo Demokratio Esperanto) politika partio, por priparoli la partoprenstrategiojn ĉe la Europ-Uniaj Parlament- Balotoj 2014 kaj unu delegito de la la Germana EDE, por koordinigi komunan balotstrategion de la du federaciaj EDE asocioj. En la aliaj tri (Hungario, Polando, Bulgario) pro la tro altaj partoprenpostuloj, reale ne estas atendebla la ŝanco, partopreni la venontjaran baloton.

 

    La kunveno pasis en laborintenziva internacie amika atmosfero. Ni praktikis ne nur la esperantistajn postulojn, paroli nur esperante en kunvenoj kaj moki pri krokodilantoj, sed uzis la proponon de EDE, por esperanto ankaŭ nacilingve, en la senco de la federacia programskeleto proponita, kulturekologia dulingveco. Tiu okazis praktike tiel, se, ke inter la pli ol dek francparolantaj diskutantoj la unu, kiu ne komprenis la francan, forlasis la salonon, la ĉestantoj parolis france, sed se li revenis ili denove parolis interncilingve.

 

    Per tiu praktiko ni estis plene en la metodo de EDE kiu esprimas la rilaton de tri nocioj kaj en la "nova pensado" de la eŭropa filozofio, post la idiotisme unueca idealismo. La tri estas daŭre en movada rilato unu kun alia. Ĉiu nur en si mem, gvidus unuece al memaserto. Realan sencon ĉi tie kaj nun, por aktuala politiko, havas la tri, nur en la rilato unu kun alia.

 

    Eŭropo en si mem restas idiotisma, sen la rilato al demokratio. La demokratio mem deformiĝas sen reala internacieco al nacia idiotismo. Esperanto donas en tiu triopo la realan internacian sperton tiukvalite, kiel ĝis nun nenie alie en la mondo eblis atingi. Kaj Esperanto sen rilato al la realeco, en si mem, ankaŭu idiotiĝas.

 

    La EDE kunveno estis parto de la 6-a Post- Somera Universitato, kie partoprenis pli ol 40 personoj, esperantistoj kaj simpatisantoj. Unu el la plej interesaj aranĝoj estis la prezento teatraĵon de 6 junuloj en esperanto. Tamen ke ili estis nur amatoroj, la ludkvalito estus eĉ por profesiaj aktoroj sufiĉa. Adekvate ili ricevis laŭtegan aplaŭzon de la publiko.

 

    Eksterordinare bongustis la manĝaĵo preparita de diplomitaj kuiristoj. Povis elekti vegetaranoj kaj viandomanĝantoj el la sortimento. Ni vivis kiel germana proverbo diras: Kiel Dio en Francio.

 

(el disvastigo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments