El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio subtenas al la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj bonigi labormetodojn

| 2013-10-31
Bookmark and Share


Wang Min (la unua de maldekstre) en la kunveno de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj  

 

    La 29an de oktobro Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke Ĉinio subtenas plu al la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj bonigi siajn labormetodojn por ke ĝi ludu pli grandan rolon por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

 

    Tiutage la konsilio okazigis malfermitan debaton pri labormetodoj. Wang Min diris en la debato, ke en la lastaj jaroj multaj membroj senĉese postulis al la konsilio bonigi siajn labormetodojn, altigi travideblecon, kaj pli bone plenumi la respondecon atribuitan de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj; delonge Ĉinio klopodis kune kun aliaj membroj, kaj tio jam akiris multajn pozitivajn rezultojn en bonigo de labormetodoj de la konsilio.

 

    Li diris, ke de la lastaj jaroj la konsilio traktas pli da fakaj temoj, kaj iuj eĉ superas la rajtojn de la konsilio kaj forprenas la funkciojn kaj povojn de alia institucioj de la Unuiĝintaj Nacioj; kies konsilio kaj aliaj institucioj havas siajn proprajn devojn, kaj ili devas disvolvi siajn avantaĝojn kaj eviti ripetan penadon.

 

    Li diris, ke dum decidfaro la konsilio devas veni en vastan akordon per sufiĉa intertraktado kaj pacienca interkonsiliĝo; ĉiuj membroj devas havi sufiĉan tempon studi projektojn de koncernaj rezolucioj aŭ prezidanto-deklaroj; la konsilio ne devas altrudi tekstojn, pri kiuj serioze diverĝas diversaj partioj, por konservi la unuecon de siaj membroj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments