El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 17-a Ministronivela Konferenco de la 4 Bazaj Landoj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj en Hangzhou, Ĉinio

| 2013-10-31
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de ZHANG SHUANG

 


Xie Zhenhua (meze) prezidas la gazetaran konferencon post la 17-a Ministronivela Konferenco de la 4 Bazaj Landoj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj.  

 

    La 29-an de oktobro okazis la 17-a Ministronivela Konferenco de la 4 Bazaj Landoj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. En ĝi partoprenis Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono de Ĉinio, kaj aliaj reprezentantoj de la ministroj de Hindio, Brazilo kaj Sud-Afriko. Ĉeestis al ĝi kiel observanto la ministro pri Akvoresurso kaj Medio de Singapuro, membrolando de la Alianco de Malgrandaj Insulaj Landoj. Li Qiang, estro de la provinco Zhejiang de Ĉinio prezidis la inaŭguron kaj faris salutparolon.

 

    En la komuna deklaro farita post la konferenco, la 4 bazaj landoj, Ĉinio, Hindio, Brazilo kaj Sud-afriko, kiuj delonge ludas gravajn rolojn en la klimataj intertraktadoj, esprimis, ke la prioritata tasko de la klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj okazonta en Varsovio, ĉefurbo de Polando, estas efike teni ĉiujn decidojn faritajn en la Vojmapo de Balio kaj plenumi la donitajn promesojn, precipe la evoluintaj landoj devas efektive plenumi siajn promesojn pri la subtenoj en asignaĵo, tekniko kaj konstrupovo al la evoluantaj landoj.

 

    La reprezentantoj de la 4 landoj faris dutagan diskutadon pri la gravaj temoj de la varsovia konferenco kaj konkludis, ke la solvo de mona problemo decidos la sukceson de la venonta konferenco.

 

    Ili opinias, ke la konferenco en Varsovio devas esti "realiga" kunveno, ĝia unueca tasko estas efike plenumigi la Vojmapon de Balio: la promesoj faritaj en la dua promesa periodo sub la Protokolo de Kioto, precipe la evoluintaj landoj devas unue sinrespondeci pri la normojn de la ellaso-reduktaj indicoj en la skalo de la tutmonda ekonomio laŭ iliaj historiaj devoj kaj efike plenumi iliajn promesojn al la evoluantaj landoj.

 

    La partoprenantoj opinias ankaŭ, ke la intertraktado en la durbana platformo same celis plifirmigi la plenumadon de la Konvencio pri Klimataj Ŝanĝiĝoj de la Unuiĝintaj Nacioj per pluapaŝaj agoj, ĝiaj procezo kaj rezulto devas sekvi la framon, principojn kaj regularon de la konvencio. La varsovia konferenco devas okazigi balancian, strukturan kaj oficialan intertraktadon pri reduktado, adaptigo, elspezo, teknologio kaj aliaj fundamentoj de la konvencio sur la durbana platformo, kaj eldoni pozitivan signon por la ĝustatempa interkonsento en la jaro 2015. La ministroj emfazis, ke oni daŭre plifortigos la solidarecon kaj voĉon de la Grupo 77 kaj Ĉinio en la sistemoj de la konvencio kaj aliaj multflankaj mekanismoj.

 

    Antaŭ la konferenco okazis seminario de la specialistoj el la 4 bazaj landoj kaj kunveno de reprezentantoj de intertraktado. Oni unuvoĉe konsentis, ke Hindio estos la gastiganto de la 18-a Ministronivela Konferenco de la 4 Bazaj Landoj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments