El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina pianisto Lang Lang estis nomumita kiel paca sendito de UN

| 2013-10-31
Bookmark and Share


Ban Ki-moon (maldekstre) kaj Lang Lang en la ceremonio 

 


Lang Lang parolas en la ceremonio.  

 

    La 28-an de oktobro fama ĉina pianisto Lang Lang estis nomumita kiel paca sendito de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu dediĉas sian atenton al edukado de la tuta mondo. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, ĉeestis la nomuman ceremonion okazintan en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko. Lang Lang fariĝis alia paca sendito de UN el Ĉinio post Yo-Yo Ma, ĉindevena violonĉelisto.

 

    Ban Ki-moon diris, ke muziko havas potencon malfermi animon kaj menson. Kun vigla spirito kaj profunda talento Lang Lang faras komunikadon kun homoj ne nur per sia muziko, sed ankaŭ per la entuziasmo instrui homojn konstrui pli belan mondon. Li kredas, ke la informoj transdonotaj de Lang Lang vekos vastajn resonojn ne nur en muzikaj haloj, sed ankaŭ en lernejoj.

 

    En la nomuma ceremonio Lang Lang diris, ke li havas grandan honoron por ricevi la titolon "paca sendito". Li diris, ke li faros sian plej grandan eblon kaj kune kun aliaj pacaj senditoj de UN faros sian kontribuon por akceli la idealon kaj celon rekomenditajn de UN.

 

    Antaŭ fariĝo de la paca sendito Lang Lang servis kiel amika ambasadoro de la Infana Fondaĵo de UN.

 

    Lang Lang naskiĝis en Shenyang de Ĉinio en la jaro 1982. En la aĝo de 3 jaroj li komencis lernadon de piano. Li ludis pianon en la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, en la ceremonio por disdoni la Nobel-Premion por Paco al prezidento Barack Obama en la jaro 2009 kaj en la Diamanto-Jubilea Koncerto por la reĝino de Britio Elizabeth en la placo Buckingham en la jaro 2012. La usona ĵurnalo Nov-Jorka Tempo iam taksis Lang Lang kiel "unu el la plej brilaj steloj en la rondo de la antikva muziko".

 

    Inter la pacaj senditoj nomumitaj de UN estas kelkaj famuloj inkluzive de usonaj filmsteloj George Clooney kaj Michael Douglas, usona blindula muzikisto Stevie Wonder, usona primatologo Jane Goodall kaj ĉindevena violonĉelisto Yo-Yo Ma.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments