Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto

| 2013-10-31
Bookmark and Share

    La prestiĝa internacia reto de volontulaj blogantoj kaj tradukantoj, Global Voices, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto. La ĵus fondita Esperanto-sekcio ankoraŭ estas malforta, kaj ĝia estonteco ne estas certa, sed la lingva respondeculo de Global Voices jam miras pri la interesiĝo flanke de esperantistoj.

 

    Global Voices estas internacia reto de blogantoj, tradukantoj kaj civitanaj ĵurnalistoj, kiuj raportas pri la evoluoj en la blogosfero diversloke en la mondo. Laŭ sia manifesto, Global Voices celas "kune por alporti al vi la informadojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj ordinare ne aŭdigas en internaciaj gravaj gazetaroj". (Citita laŭ la Esperanta traduko.)

 

    La anglalingva reto estis fondita en 2004, kaj en 2007 al ĝi estis aldonita la projekto Lingua, kiu celas disvastigi la kontenton de Global Voices en aliaj lingvoj, helpe de volontulaj tradukistoj.

 

    La malajzia Esperanto-aktivulo Adam Eng en aprilo 2013 kontaktis Global Voices por informiĝi pri la ebleco starigi Esperantan version de la retejo. La respondeculo de la projekto Lingua, Paula Góes, responde klarigis, ke ŝi tre ĝojus pri tia evoluo, sed ke eĉ se estas facile starigi retejon, ĝia konstanta funkciigado postulas multe da aktiva laboro.

 

    – Ĉar la Esperanto-komunumo konsistas el tiaj pasiaj homoj, mi certas ke tio ne estos problemo. Mi konsilas al vi paroli kun aliaj homoj kaj informiĝi pri iliaj interesiĝo kaj subteno. Se vi havos teamon kiu aliĝos, ni povos pluiri.

 

    Pasis kelkaj monatoj, kaj fine malgranda teamo estis kolektita. Krom Adam Eng ĝin eniris la nikaragva aktivulo Uriel Gúrdian kaj Hirotaka Masaaki el Japanio. Laŭ Adam Eng estas kelkaj pliaj aliĝintoj, kiuj tamen ankoraŭ ne aktiviĝis kaj ne videblas en la retejo.

 

    La ĝenerala lingva nivelo de la kontribuaĵoj en la retejo ankoraŭ estas sufiĉe varia, kaj la enhavo ne ŝajnas plene sekvi la gvidliniojn de Global Voices, laŭ kiuj la alilingvaj retejoj principe nur traduku tekstojn el la grandlingvaj versioj de Global Voices. Sed Adam Eng esperas, ke la gvidlinioj povas ŝanĝiĝi:

 

    – Laŭ tio kion diris Paula, fine de la jaro la teamo de Global Voices havos diskuton pri la projekto Lingua. Ĝi eble ne plu uzos nur artikolojn el la angla, sed la kontribuantoj el ĉiuj lingvoj povos skribi novan artikolon aŭ komenton en siaj lingvoj, kaj la angla fako tradukos tion al la angla. Vi povas vidi mian artikolon pri indiĝenaj popoloj, kiu ne aperis en la angla paĝo.

 

    Ankoraŭ mankas lingva revizianto por la esperantlingvaj tekstoj, sed laŭ Adam Eng la kontribuantoj helpas unu la alian por plibonigi la lingvan nivelon.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments