Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

La unua vizito de islanda delegacio al Ĉinio rememorata

| 2013-10-31
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 


Prof. Han Zhen 

 


S-ro Ragnar Baldursson

 


 S-ro Arnþór Helgason 

 


Prof-ino Ying Manru‏, plej maldekstre kun libro en la manoj, kaj la publiko 

 


Kantas gestudentoj 

 

    Posttagmeze, la 28-an de oktobro, en la Pekina Fremdlingva Universitato (PFU) okazis kunsido por lanĉi dulingvan (ĉina-islandan) libron, Dokumento pri la unua vizito de islanda delegacio al nova Ĉinio: Taglibro kaj poemoj de Jóhannesar úr Kötlum. La aranĝo, kiu samtempe memorigis pri la 60-jara jubileo de la fondiĝo de la Islanda-Ĉina Kultura Societo, estis organizita de la unviersitato kaj la islanda ambasadorejo en Pekino.

 

    Jóhannesar úr Kötlum (1899-1972) estas unu el la plej grandaj poetoj de moderna Islando, kaj ne nur estas konata kiel tre produktiva verkanto sed ankaŭ politike engaĝita kiel socialisto, foje servinta en la islanda parlamento.

 

    La kunsidon prezidis d-ro Yan Guo, vic-rektoro de PFU, kaj parolis laŭvice, prof. Han Zhen, rektoro de PFU; s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilisto de la islanda ambasadorejo; s-ro Arnþór Helgason, prezidanto de la Islanda-Ĉina Kultura Societo kaj s-ro Xie Binbin, reprezentanto de la diplomitoj de la island-lingva programo de PFU.

 

    Fine de la salutoj estis iom da emociaj momentoj, kiam al la publiko estis prezentita prof-ino Ying Manru‏, kiu servis kiel anglalingva interpretisto okaze de la vizito de la islanda delegacio en 1952. Ŝi estas unu el la malmultaj homoj, kiuj laboris por la delegacio kaj vivas ankoraŭ nun.

 

    Sekvis tion poemdeklamado kaj kantado en la islanda fare de gestudentoj, kiuj nun studas la islandan en la unviersitato, kaj eta koncerto de tri islandaj muzikistoj.

 

    Iama rolo de Esperanto kiel islanda-ĉina ponto

 

    En siaj salutoj kaj s-ro Ragnar Baldursson, kiu mem estas esperantisto, kaj s-ro Arnþór Helgason atentigis pri la fakto, ke en la unuaj kontaktoj inter Islando kaj la Popola Respubliko gravan rolon ludis Esperanto: efektive la apero de la esperantingva El Popola Ĉinio en 1950 stimulis interesiĝon pri la nova Ĉinio en la nordia lando kaj rezultis en la vizito de la unua islanda delegacio kaj la fondo de la Islanda-Ĉina Kultura Societo, kiu estas la plej malnova organizaĵo por amikeco kun la nova Ĉinio en la mondo.

 

    Estis bedaŭrinde, ke s-ro Li Shijun, konata sub la plumnomo de Laŭlum, kiu ankaŭ servis kiel interpretisto por Þórbergur Þórðarson, verkisto kaj esperantista membro de la ses-persona delegacio, forpasis en la lasta jaro. Ĉar Laŭlum eĉ mallonge antaŭ sia forpaso foje rakontis pri sia sperto akompani la islandan samideanon kiel interpretisto en 1952, li certe estus volonte ĉeestinta la kunsidon kaj rakontinta pri siaj rememoroj, se li ankoraŭ vivus.

 

    Al la kunsido estis invititaj kaj efektive ĉeestis s-ino Zhao Jun, vicĉefredaktorino de El Popola Ĉinio, s-ro Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj kelkaj aliaj esperantistoj, kiuj laboras ĉe EPĈ.

 

    Dum la kunsido oni rimarkigis, ke en 1952 neniu en Ĉinio scipovis la islandan lingvon, tiel ke tiuj kiuj scipovis la anglan aŭ Esperanton, devis akompani la delegacion kiel interpretistoj. Sed ekde 2005 PFU ofertas studprogramon pri la islanda lingvo kaj jam elbakis nemalgrandan nombron da ĉinaj gejunuloj, kiuj scipovas la lingvon. Estis parto de tiuj gejunuloj, kiuj sukcese tradukis la ĵus lanĉitan libron en la ĉinan. Estas certe dankinde, ke malgraŭ tio oni ne forgesas la iaman kontribuon de Esperanto kaj esperantistoj.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments