El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Saniga Ĉigong-terapio (II)

| 2013-10-31
Bookmark and Share

 

    3. Interna Ĉigongo de Bodhi-dharma

 

    Tiu ekzercado estas farata sur lito, antaŭ kaj post dormo. Kuŝu surdorse, malbutonu la subvestojn. Englutu aeron du fojojn. Per la dekstra manplato frotu la maldekstran bruston livume 40-50 fojojn de supre malsupren. Englutu denove aeron du fojojn kaj faru la samon per la maldekstra manplato. Frotu la ventron kaj bruston tiom da fojoj, kiom vi volas. Tiam ne plu englutu aeron (Bildoj 8 kaj 9). (Virinoj frotu nur la ventron, sed neniel la mamojn!)

 

    Tiu ekzercado estas utila por akceli metabolon, sanigi la internajn organojn kaj preventi kanceron, hepatiton, galan litiazon kaj kormalsanon.

 

    4. Ekzercado por vigligi la esencon

 

    Ĉigongistoj opinias, ke la medolo estas plena de vitala esenco tre grava por la vivo, same kiel benzino en aŭto. Se benzino sufiĉas, la aŭto kuras rapide. Sed la superflua vitala esenco ĉiam tralikiĝas. Ekzercante vin per tiu speco de ĉigongo, vi povas turni vitalan esencon en energion, kiu stimulas la cerbon. Ĝi estas ne nur saniga, sed ankaŭ efika por kuraci polucion kaj tro fruan seksardon.  

 

    Faru la ekzercadon antaŭ kaj post dormo en la lito, kurbigu vin, fermu la okulojn, ŝtopu la oreltruojn per la montraj fingroj. Fermu la buŝon kaj spiru nature per la nazo (Bildo 10). Elspirante per la nazo, vi povas senti unu aŭ du fojojn, ke la energio rekte atingas la plandojn. Faru tion 5-10 minutojn kaj vi sentos, ke la spermaj duktoj kaj ureteroj iom kuntiriĝas. Post tio vi povas ĉesigi la ekzercadon. Remetu la manojn kaj vin kurbiginte endormiĝu surflanke de la korpo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments