El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 3-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ inaŭguriĝos en Pekino en la 9-a de novembro

| 2013-11-01
Bookmark and Share


La placo Tian'anmen kaj la Popola Halo de Pekino  

 

    La 29-an de oktobro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon. En kiu oni diskutis pri la laboro de la politika buroo post la 2-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, esploris gravajn aferojn por ĉiuflanke profundigi reformadon, ekzamenis kaj aprobis la Regularon pri Praktikado de Strikta Ŝparado kaj Kontraŭbatalo de Malŝparado en la Kompartiaj kaj Registaraj Organizoj. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunvenon. En kiu oni decidis, ke la 3-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ okazos en Pekino de la 9-a ĝis la 12-a de novembro.

 

    La kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ aŭskultis la raporton pri opinioj pri la projekto de la Decido de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉino pri Gravaj Aferoj por Ĉiuflanke Profundigi Reformadon kolektitaj en kaj ekster la partio, kaj decidis prezenti la projekton modifitan laŭ la opinioj akceptitaj en la kunveno al la 3-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ por ekzameni.

 

    La kunveno montras, ke la kolektado de la opinioj plene disvolvis la demokration, vaste aŭskultis opiniojn el diversaj flankoj. Rilataj flankoj de diversaj departementoj el diversaj regionoj kaj reprezentantoj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ prezentis al la projekto multajn bonajn opiniojn kaj proponojn. Oni devas serioze esplori ilin kaj koncentri la saĝon de la tuta partio kaj de diversaj flankoj por bone ellabori la dokumenton por ke ĝi fariĝu programa dokumento pri ĉiuflanka profundigo de reformado en la nova situacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments