Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Daŭrigebla disvolviĝo estas la sola vojo

| 2013-11-01
Bookmark and Share

de WU HONGBO*

 


La aŭtoro

 

    Ĉiujare en la mondo homoj malŝparas manĝaĵojn entute 1.3 bilionoj da tunoj, sed samtempe pli ol unu bilionoj da homoj estas en tre malriĉa stato kaj 2 bilionoj da homoj ne havas sanitaran ekipaĵon en la hejmo. Ĉu oni povas diri, ke la labora kaj viva modeloj estas justaj kaj daŭrigeblaj?

 

    Estas grandaj premo kaj defio en la socio, kaj multaj landoj ankoraŭ ne plenumas la procezon de industrigo kaj modernigo, tio kaŭzas pli kaj pli grandan premon al la resursoj kaj al la medio. Tial kuŝas grandaj problemoj en nutraĵa sekureco, fuela sekureco, media poluado, klimata ŝanĝiĝo, publika sanitara sekureco, kaj ankaŭ granda natura katastrofo. Evoluintaj landoj pli kaj pli ne volas promesi fari agadon por daŭrigebla disvolviĝo. La nombro de la loĝantaro en la tuta mondo jam atingis pli ol 7 bilionojn da homoj kaj superos laŭ antaŭvido 9 bilionojn en la jaro 2050. Se la homaro ne ŝanĝos la nunan manieron de produktado kaj tiun de konsumado, la terglobo ne povos elteni tiel grandan premon kaj iros al morto.

 

    En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio havis grandan progreson kaj multe levis la nivelon de la popola vivo. Laŭ statistiko farita de UN, Ĉinio jam havis atingojn en malmultigo de malriĉuloj, en redukto de morto de infanoj, en plibonigo de medicino, de edukado, de sano kaj en tiu de laborokupo. Daŭrigebla disvolviĝo estas la sola vojo de la tuta mondo.

 

    Nun ne plu iras la tradicia vojo, kiun sekvas la homaro en sia disvolviĝo tra granda konsumado kaj serioza poluado. En evoluintaj landoj ne estas multaj homoj, sed ili konsumas tro multe da resursoj, lasantaj limigitajn rimedojn al aliaj landoj por evoluado. Samtempe, en militaj regionoj, malsufiĉaj resursoj estas konkurse kaj batale elprenitaj. La fundamenta kaŭzo de la maljusta atribuo de rimedoj kaj alta senlaboreca imposto estas malekvilibro de la socia disvolviĝo. Nur per daŭrigebla disvolviĝo de la ekonomio, socio kaj medio povas ĉesigi militojn. Kvankam amasiĝas granda kvanto da riĉeco pro rapida kreskado de la ekonomio, la problemo de maljusteco ankoraŭ ekzistas. Neniam ŝanĝis la cirkonstancoj, kiaj granda enspeza breĉo, malracia atribuo de rimedoj kaj maljusta komercado.

 

    Kun la celo de daŭrigebla disvolviĝo, la tuta mondo komencas revolucion pri verda teknologio, inkluzive de novaj fueloj kaj novaj materialoj, por formi novan disvolvan metodon. Ĝis nun, multaj landoj esploras novan rimedon de la ekonomia kresko por stabila disvolvado, malmulta konsumo, homa rajto kaj media protekto. En la venontaj videblaj jaroj okazos revolucio de novaj teknologioj kaj renovigo de sistemoj.

 

    Ĉinio estas en la sama startpunkto kun la tuta mondo en aplikado de la strategio de daŭrigebla disvolviĝo kaj en esplorado de la verda teknologio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    * La aŭtoro Wu Hongbo servas kiel vicsekretario de UN.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments