Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Atendoj por la Tria Plena Sesio de la 18-a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio

| 2013-11-01
Bookmark and Share

de HAN FULING *

 


Profesoro Han Fuling (meze) en intervjuo far la retejo Xinhua  

 

    La Tria Plena Sesio de la 18-a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazos en novembro de la kuranta jaro, kaj diversaj rondoj de la internacia komunumo donas grandan atenton al la tendenco de la reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio, kiuj eniris jam en sian 35-an jaron. En ĉi tiu ŝlosila momento oni varme diskutas, ĉu skismiĝas la komuna kompreno pri la reformado? ĉu febliĝas la movforto por la reformado? ĉu perdiĝas ŝancoj por la reformado? 

 

    La reformado jam eniris en profundan akvo-areon aǔ en kernan etapon, tio estas kompreno de popolanoj pri la malfacileco de enprofundiĝo de la reformado. Sed kiel ajn malfacile estas, nepras ne nur la reformado sed ankaǔ la ĉiuflanka reformado. Oni ne nur devas daŭrigi la reformadon ekonomian, kulturan kaj socian, sed ankaŭ stabile kaj pozitive lanĉi tiun de la politika sistemo.

 

    Obstakloj en la procezo de la ĉina reformado sin kuŝas ĉefe en la ekonomiaj politikoj, la administra sistemo de la registaro kaj en aliaj flankoj, ekz., unue, en la rilatumo de la interesoj inter la registaro kaj la popolanoj, pli kaj pli grandaj estas la rajtoj de la registaro, kiu ankoraŭ superregas gigandajn ŝtatajn entreprenojn kaj kapitalojn kaj la ŝlosilan faktoron de la produktado. La aprobo de la registaro, la politikoj industriaj, financaj, grundaj kaj aliaj rimedoj de la entreprenoj sub la ŝtata monopolo multe influas la funkciadon de la merkato.

 

    En la jaro 2011 la fiska enspezo de Ĉinio superis 10 mil miliardojn da juanoj, dum tiu en la jaro 2002 estis malpli ol 2 mil miliardoj da juanoj, kun la kresko 4-oble pli granda dum 10 jaroj. Intertempe, la centra financo de Ĉinio kreskis de 851.5 miliardoj da juanoj en la jaro 2002 al 5 243.4 miliardoj da juanoj en la jaro 2011, kun la jara kresko de pli ol 20%. Ĉi tiu de la registaro gvidata modelo por la disvolviĝo instigas la unuflankan tendencon ĉasi nur la malnetan enlandan produkton, kaj de tio sekvis serioza malekvilibro de la strukturo kaj tro da produktoj en iuj industrioj.

 

    Due, la agra financo jam fariĝis grava apogilo de la lokaj registaroj. Datumoj montras, ke de la jaro 2001 ĝis la jaro 2003 la enspezo el vendado de agro estis nur 910 miliardoj da juanoj kaj en la jaro 2004 -- ĉ. 600 miliardoj da juanoj; en la jaro 2007 ĝi kreskis al mil miliardoj da juanoj, en la jaro 2009 ĝi atingis 1.5 mil miliardojn da juanoj, en la jaro 2010, ĝi pliiĝis al 2.7 mil miliardoj da juanoj, en la jaro 2011 ĝi superis 3.15 mil miliardojn da juanoj, kaj en la jaro 2012 ĝi falis al 2.7 mil miliardoj da juanoj pro la strikta bridado de la politiko, kaj la proporcio de la lokaj enspezoj el la vendo de agro iris supren, en la jaro 2003 ĝi konsistigis 55,04% de la totala financo, en la jaro 2010 ĝi jam konsistigis 74,14%, kaj eĉ pli ol 80% en iuj gubernioj kaj urboj.

 

    Trie, la ŝtataj entreprenoj, precipe tiuj en la ŝtata monopolo, plifortigis siajn interesojn. Stimulite de la programo Rekupero de la ĉina registaro je 4 mil miliardoj da juanoj, iuj entreprenoj, kiuj havas la prioritaton ĝui la rimedojn de la registaro, komencis la "novan movadon de ŝtataj resursoj", kaj en iuj kampoj daŭre plifortiĝas la ŝtata monopolo, tiel ke la procezo de la merkatigo sub la ekonomia sistemo ne nur ne entaǔeniras, sed ankaǔ retiriĝas.

 

    La interesajn interrilatojn senĉese ĝustigas Ĉinio dum la 30-jara reformado. En la debuto de la reformado en la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĝenerale la bazaj interesoj estis "inkluzivaj" kaj la fruktoj de la reformado estis ĝuitaj ĝenerale en egaleco. Poste, la situacio ŝanĝiĝis, ĉar la reformado estis ne perfekta, kaj iuj fortaj grupoj agadis pasive en la reformado, tio ne nur malhelpis la profundigon de la reformado, sed ankaŭ faris la distribuon pli kaj pli malekvilibra. Pro tio la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj estas senĉese pligrandigita, kaj serioze intensiĝis diversaj sociaj konfliktoj. Fiksado de la interesoj mem estas staranta kontraŭ la reformado. La ekspansio de la grupoj kun reciprokaj interesoj serioze damaĝis la egalecon kaj justecon de la socio kaj pliigis la malekvilibron al la ekonomia disvolviĝo kaj al la distribuo de la nacia riĉeco. Rompado de tiu ĉi reĝimo determinas la direkton kaj la sukceson de la reformado.

 

    Tiel, pli kaj pli urĝa montriĝas la starto de nova fundamenta reformado. Oni povas diri, ke enprofundiĝo de la reformado, akcelo de la vivforto de la ekonomia kaj socia disvolviĝo estas la premiso por liberiĝi el la aktuala malfacilo kaj atingi la ekonomian kaj socian ampleksan restrukturigon. La raporto de la 18-a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio montras, ke Ĉinio devas kun pli grandaj politikaj kuraĝo kaj sageco kapti la okazon por profundigi la reformadon en ŝlosilaj kampoj. Lastatempe, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, klare substrekis en la kunveno de la ĉefoj de iuj provincoj kaj urboj en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei: "Oni devas kun pli grandaj politikaj kuraĝo kaj sageco kapti ĉiun okazon por profundigi la reformadon en ŝlosilaj kampoj, superregi obstinajn malsanojn en la sistemaj mekanismoj, rompi la fiksadon de la interesoj, pluapaŝe liberigi kaj disvolvi sociajn produktivajn fortojn por plue stimuli kreemon de la socio."

 

    Oni povas antaŭvidi, ke antaǔenpuŝi la reformadon de la merkato estos grava tasko kontinua por la nova gvidantaro de Ĉinio. La baldaǔ venonta sesio de la Tria Plena Sesio de la 18-a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio rompos la dikan glacion de la interesoj por stimuli la vivecon de la socio kaj merkato, kaj tutflanke antaǔenigos la reformadon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

     - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -  

    * La aŭtoro estas profesoro de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio de Ĉinio.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments