Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Gordon Brown: Grava punkto en la reformado de Ĉinio

| 2013-11-04
Bookmark and Share


Gordon Brown, eksa ĉefministro de Britio 

 

    La 14-an de septembro la novaĵ-agentejo Reuters publikigis artikolon titolitan "Ĉina klopodo por daŭrigi la kreskadon gvidos la tutmondan ekonomion", kiun verkis Gordon Brown, eksa ĉefministro de Britio. La verkinto opinias, ke la klopodoj de Ĉinio por la daŭra kreskado de la ĉina ekonomio antaŭenpuŝos la kreskadon de la tutmonda ekonomio, kaj mencias la demandon ĉu Ĉinio povas eviti la "enfalujon de la meza enspezo". Jen resuma prezento de la artikolo:

 

    En la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazonta en novembro, oni faros diskutadon pri la profundigo de reformado en ĉiuj flankoj, kaj tio injektos novan viglecon en la ĉinan evoluadon.

 

    Kiom da jaroj Ĉinio bezonos por fariĝi la plej granda ekonomia unio en la mondo? Ĉu Ĉinio povas eviti la "enfalujon de la meza enspezo"? Kiel altigi la nivelon de kreivo, de entreprena spirito kaj de kapableco? Ĉiuj tiuj demandoj estis la temoj de la Somera Davos-Forumo okazinta en la urbo Dalian de Ĉinio. La partoprenantoj opiniis, ke la "sukcesa grado" de la ĉina ekonomio decidos la kresk-nivelon de la tutmonda ekonomio, tio ankaŭ decidos ĉu la 21-a jarcento estos la "jarcento de Azio" aŭ ne, kaj ĉu la azia ekonomio povos okupi duonon aŭ trionon de la tutmonda ekonomio.

 

    La 3-a sesio estos samtempe grava punkto de la ĉina reformado en la tempo. La 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en 1978 inaŭguris la reformadon kaj pordmalfermon de Ĉinio, kaj ĝi kondukis la landon sur la vojon al la dua plej granda ekonomio en la mondo; la 3-a Plena Sesio de la 14-a Centra Komitato de KPĈ okazinta en 1993 pretigis la framon de la socialisma merkata ekonomio, kondukante Ĉinion en la periodon de senprecedence rapida disvolviĝo.

 

    Nun la defioj alfrontataj de Ĉinio estas la transformiĝo al la ekonomia modelo kun altefika produktado, alta valoraldoniĝo kaj konsumanto-graviga orientiĝo. Oni celas duobligon de la pokapa enspezo de la urba kaj kampara loĝantaroj, urbanizadon de pli-ol-70%-a parto de Ĉinio kaj havigon de la plej granda nombro da universitataj diplomitoj en la mondo. Se vere realiĝos tiuj celoj, Ĉinio povos fariĝi multe pli granda ekonomia unio.

 

    Tra la ĉiuflanka profundiĝo de reformado, la ekonomiaj politikoj kiuj iam koncentriĝis al rapida disvolviĝo sin cedos al la rearanĝo de la ekonomia sistemo. Por Ĉinio, mirinda estas la transformiĝa procezo orientita al la mez-enspeza lando. Ĉinio estas lando kun la plej granda fabrika industrio en la mondo: en 2009 ĝi superis Germanion kiel la plej granda eksporta lando kaj superis Usonon kiel la plej granda produktanto de aŭtoj.

 

    Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj, la disvolva modelo de la ĉina ekonomio helpis kelkcent milionojn da ĉinoj forlasi malriĉecon, kio estis granda sukceso. Sed la pokapa produkto kaj enspezo ankoraŭ estas malgrandaj kompare kun tiuj en Usono. Tial, Ĉinio devas forigi la maltrankvilon kontraŭ la falo en la "enfalujon de la meza enspezo". La "enfalujo de la meza enspezo" signifas tian fenomenon, ke kiam iu lando, kiu atingis la mezan nivelon de la monda pokapa enspezo, ne povas sukcese transformi la metodon de la ekonomia kreskado, la disvolviĝo de la lando fariĝas pli kaj pli malrapida. Se ankaŭ Ĉinio trafus la problemon pri la perdiĝo de postenoj en fabrikaj industrioj, laborlokoj fluus al aliaj landoj en Azio kaj Afriko kun malpli granda enspezo.

 

    Por eviti tian "enfalujon", Ĉinio devas fari multon: ekzemple ĝi devas antaŭenpuŝi la enmerkatigon de intereza procento, krei pli justan medion por konkurenco de entreprenoj kaj firmigi la fundamenton de la loka imposto.

 

    La ĉefan obstaklon kontraŭ la longtempa sukceso de Ĉinio povus prezenti la granda diferenco inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj. La ĉina registaro jam komencis praktike ĝin solvi kaj klopodi por socia egaleco. Ĝi jam enlistigis en siajn laborojn gravajn kaj urĝajn, ekzemple tiujn por plifortigi la reformadon de la imposto, plibonigi medicinan sistemon kaj socian bonfarton. La aktivado "edukado kaj praktikado pri la amaslinio" okazanta inter la membroj de la Komunista Partio de Ĉinio postulas ilin preni urĝajn bezonojn de popolanoj kiel siajn proprajn kaj fari por ili solidajn laborojn.

 

    Nuntempe pli kaj pli profundiĝas la reciproka dependeco de la tutmonda ekonomio. Pro tio la sukceso de Ĉinio ne nur sin apogas al la nova ĉina gvidantaro sed ankaŭ dependas de la daŭre disvolviĝanta monda ekonomio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Rufeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments