El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pri "dumviva lernado" ĉeftemis la 45-a Korea Kongreso de Esperanto

| 2013-11-04
Bookmark and Share

CHO Myungja (Ĝoja)

 

 

 

 

 

    La 45-a Korea Kongreso de Esperanto (KKE) okazis en la Junulara Trejnejo en la urbo Incheon de la 26-a ĝis la 27-a de oktobro 2013, kun la kongresa temo "Esperanto kiel dumviva lernado". En la kongreso partoprenis 143 esperantistoj el 6 landoj (133 koreoj, 4 ĉinoj, 3 japanoj, 1 hungaro, 1 aŭstraliano, 1 ruso), kaj estis prezentitaj jenaj programeroj: unu simpozio, du Kongresaj Universitatoj, ok fakaj kunsidoj, rapida elementa kurso de Esperanto, ĝenerala kunsido de la KEA-delegitoj, aŭkcio, ekzameno kaj ekskurso.

 

    La kongresa temo estas enfokusigita de la projekto "Dumviva lernado", kiun lanĉis la distrikto Namdong en la urbo Incheon por siaj civitanoj en 2009. En ĝi ankaŭ la Incheon-filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA) aktivas nome de "Verdaj Steletoj", kaj ĝi estis eĉ premiita, 2 jarojn sinsekve, kiel la plej elstara modelo el ĉirkaŭ 50 societoj.

 

    En la simpozio sub la prezido de prof. SO Jinsu, tri simpozianoj (MA Youngtae, YAMASITA Tosihiro kaj SHIN Eunsook), esprimis siajn opiniojn pri la kongresa temo kaj diskutis kun la ĉeestantoj, kaj por Kongresaj Universitatoj prelegis d-ro MÁRKUS Gábor pri 'De Nanzan ĝis Namsan kaj plu', kaj d-ro KAWANISI Teturou pri 'Historio de reforma movado de Esperanto'. Kaj laŭ sia intereso la partoprenantoj ĝuis ok fakajn kunsidojn: Amuza lando de Esperanto, ILEI-Koreio, 'Lingvo de espero, persekuta historio de Esperanto', Esperanto-Domo en Sidnejo, kristanismo, Ŭonbulismo, Olivo-kunsido (t.e. Esperanto-Rondo de Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj), kaj matena meditada jogo. En la ekzameno 13 ekzamenatoj penis trapasi ĝin, tamen bedaŭrinde nur 4 sukcesis. En aŭkcio 12 aĵoj estis venditaj je 168 000 ŭonoj, kaj la sumo estos uzata por subteni la Korean Esperanto-Junularon. Ankaŭ aliaj programeroj estis bonorde plenumitaj. Kiel ekskurso la partopenantoj promenadis en Granda Parko Incheon malantaŭ la kongresejo kaj ĝuis la belan pejzaĝon kun kolorriĉaj aŭtunaj folioj.

 

    La kongreso havis tri notindajn aferojn: Unue, en la ĝenerala kunsido de la KEA-delegitoj, prof. LEE Young-gu estis elektita kiel nova prezidanto de KEA. Li enposteniĝis kiel prezidanto por la dua fojo. Je tio ĉiuj ĉeestantoj gratulis lin per tondra aplaŭdo kun la deziro, ke li bone konduku la korean esperantistaron de 2013 ĝis 2016. Due, tri personoj estis premiitaj: LEE Jungkee, estro de la Seula E-Kulturcentro, ricevis 'la 13-an Hajpin-Premion' pro la aktivaj agadoj por la korea Esperanto-movado, kaj 'la Premion al personoj kontribuintaj al la korea Esperanto-movado' ricevis Gwangju/Jeonnam-filio pro la sukcesa okazigo de la 44a KKE en 2012 kaj CHO Myungja (Ĝoja) pro la redaktado de kongresaj libroj pli ol 10 jarojn. Trie, per torto kaj floro la partoprenantoj gratulis tri veteranojn (SEONG Taegi, KIM Youngmyung, LEE Nakkee) pro la aktiva partopreno en la Esperanto-movado pli ol 50 jarojn.

 

    Por komencantoj LKK multe cerbumis, kaj preparis tradukitajn tekstojn korelingve de la du kongresaj universitatoj por facila kompreno kaj okazigis la programeron 'Rapida elementa kurso de Esperanto' paralele al lingve pli malfacilaj programeroj.

 

    Profitante ĉi tiun spacon, mi volas esprimi apartan dankon al dek partoprenantoj el proksimaj aŭ malproksimaj landoj kaj ankaŭ al 33 lernantinoj, kiuj volonte kaj diligente laboris dum la kongreso kiel membroj de la Esperanto-rondo 'Formikoj' de la Virina Supera Mezlernejo Moonilen Incheon.

 

    Por la Incheon-filio la okazigo de la korea kongreso estis la unua provo. Pro la sensperteco tio estis granda ŝarĝo, tamen LKK-anoj povis bonorde gastigi la kongreson, dank' al entuziasmo kaj helpo de karaj samideanoj, ne nur per mono sed ankaŭ per la menso. De tio ni povis senti pli profundan amikecon de esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj. Do, sub tiu amikeco la Incheon-filio povis lasi sian spuron en la historio de la korea Esperanto-movado, mi pensas.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments