El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 65-a Ĉina Ekspozicio pri Edukaj Instrumentoj kaj Ekipaĵoj

| 2013-11-04
Bookmark and Share


Invititoj de la ekspozicio en la inaŭguro

 

    La 3-an de oktobro inaŭgurĝis en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, la 65-a Ĉina Ekspozicio pri Edukaj Instrumentoj kaj Ekipaĵoj kiel la plej ampleksa kaj influa eksponado en koncerna rondo. Ĝi estas unu el la gravaj ekspozicioj de Ĉinio en la kuranta jaro, kaj estos okazigita ĉiujare ekde la jaro 2013 ĝis la jaro 2015 en la urbo Chengdu.

 

    Laŭkonigo, la ekspozicio estas organizita de la Eduk-Instrumenta kaj Eduk-Ekipaĵa Asocio de Ĉinio kaj aŭspiciita de la eduk-koncerna buroo de la provinco kaj la registaro de la urbo. 37 delegacioj el 32 urboj, regionoj kaj provincoj de la tuta lando. Pli ol 740 konataj entreprenoj en- kaj eksterlandaj, ekzemple la kompanioj Cisco System, Hewlett-Packard Development, Sumsung, China Telecom kaj aliaj, partoprenis en la ekspozicio, ili kovris la kampojn de la eduk-ekipaĵoj bezonataj de la infana, pedagogia, profesia, speciala kaj altnivela edukado. En la ekspozicio estas pli ol 3 500 budoj kun la totala tereno je pli ol 80 miloj da kvadrataj metroj.

 

    La ĉi-foja ekspozicio havas la ĉeftemon Eksponi, interŝanĝi, kunlabori kaj evoluigi kaj la karakterizon Bonkvaliteco, praktikeco kaj kreiveco, ĝi unuafoje okazigas prezentadon pri elstaraj kazoj de prov-eduko en elementaj kaj mezaj lernejoj, strategia forumo por kreiveco kaj modernigo de fundamentaj eduk-instrumentoj kaj aliaj programeroj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments