El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Frato Tao kaj Sancai (1)

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

    En Gongxian-gubernio norde de Songshan-montaro en Henan-provinco estas Qinglong-monto, kiun preterfluas Huangye-rivero. Ambaŭborde de la rivero vivis ceramikistoj generacion post generacio.Tie produktiĝis blankaj, brilaj kaj delikataj ceramikaĵoj, kiuj estis tre ŝatataj de la popolanoj.

 

    Estis tre sperta juna ceramikisto. Pro liaj diligenteco kaj honesteco oni intime nomis lin Frato Tao.

 

    Por akiri kaolinon, li devis transgrimpi Qinglong-monton, piediri dekojn da km. da zigzagaj montvojoj por atingi Yulong-lagon ĉe Songshan-montaro. Tie li kolektis kaolinon, hejnenportis kaj modlis el ĝi diversformajn vazojn, poste bakis ilin en bakujo. La ceramikaĵoj, kiujn li faris, estis tre belaj kun blueta koloro sur blanka fono, brila kiel jado. Kiam iu ricevis de li fajecan bovlon, tason, kruĉon aŭ kapkusenon, tiu rigardis ĝin trezoro.

 

    Iun tagon Frato Tao refoje venis al Yulong-lago por preni kaolinon. Tagmeze li plenigis la korbojn je kaolino kaj estis ekironta, sed li subite aŭdis helpovokon. Frato Tao tuj alrapidis tien kaj trovis, ke sur krutaĵo grandaĝa drogkolektanto estis luktanta kun boao en dikeco de bovlo. Tiu boao havis paron da okuloj fulme brilantaj. Larĝe malfermantaj sangruĝan faŭkon, ĝi sin ĵetis al la maljunulo. Frato Tao senhezite elprenis haktranĉilon kaj ĵetis ĝin al la boao. La haktranĉilo ĝuste trafis en la garĝon de la boao kaj, farinte kelke da turniĝoj, la boao ĉesis moviĝi. Sed la maljunulo falis de krutaĵo pli ol 10 metrojn alta en la lagon. Frato Tao tuj ensaltis en la lagon kaj savis lin el la akvo, sed la maljunulo jam svenis. Frato Tao dorse portis lin hejmen kaj trinkigis lin per zingibra dekoktaĵo. Dank’ al lia flego la maljunulo rekonsciiĝis, malfermis la okulojn, rigardis Fraton Tao kaj malfacile diris: "Junulo, por kuraci mian vundon necesas 49 specoj da drogherboj sur Songshan-montaro kaj 49-taga kuracado, ĉu vi bonvolus helpi min?" Frato Tao tuj promesis: "Avĉjo, estu trankvila, mi certe helpos vin, se tiuj drogherboj estos troveblaj en Songshan-montaro, mi certe iros kolekti, eĉ se vi bezonos 490 specojn."

 

(Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments