El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Frato Tao kaj Sancai (3)

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

    Sancai diris: "Mia gepatra domo troviĝas en Songshan-montaro, matene ni povas vidi la plej belan sepkoloran ĉielarkon kaj vespere la plej belan kvinkoloran krepuskon. Kiel bone estos, se ni povos reaperigi tiujn kolorojn sur la ceramikaĵoj!"

 

    "Jes, tio estas tre bona ideo, sed kiel ni povos akiri tiajn kolorilojn?" diris FratoTao。

 

    Sancai diris al Frato Tao: "Bonvolu elpreni mian doton!" Frato Tao tuj elprenis la drogherba korbon kaj metis ĝin antaŭ Sancai. Ŝi ŝiris de sia kapo kelke da haroj kaj faris el ili penikon. Sancai trempis la penikon en la korbo kaj faris desegnojn sur la bakotaĵoj. Kiam ŝi finis la desegnadon, ŝi diris: "Nun metu ilin en la fornon!"

 

    Ili zorge bakis tri tagojn kaj tri noktojn. En la tago de malfermo de la forno, kiam Frato Tao malfermis la pordon de la forno, oraj briloj elradiis tra la pordo. Sancai facile svingis sian manon al la pordo, kaj koloraj ceramikaj homoj en la forno malrapide movis la brakojn kaj piedojn kaj mem eliris el la forno: iuj el ili pelis kolorajn ĉevalojn, bovojn kaj kamelojn, aliaj iris kun koloraj kruĉoj, teleroj, tasoj aŭ bovloj. Sancai denove svingis la manon, kaj tiuj koloraj homoj, ĉevaloj, bovoj kaj kameloj tuj haltis. Ili ĉiuj estis tre belaj kaj delikataj, precipe manĝilaro el 48 pecoj radiis blindigajn orajn brilojn. Ĉiuj ĉeestantaj laboristoj surpriziĝis de la vido, ĉirkaŭis Fraton Tao kaj Sancai kaj gratulis ilin pro ilia sukceso.

 

    Ĝuste tiam imperiestrino Wu Zetian(624-705) preterpasis Gongxian-gubernion dum sia vojaĝo. Ĉefkontrolistaĉo de la ceramikistoj flate prezentis tiujn kolorajn ceramikaĵojn al la imperiestrino.

 

    Vespere de tiu tago la imperiestrino venis al Changzhuang-vilaĝo apud Qinglong-montro. Ĉe vespermanĝo la tuta ĉambro estis iluminita de la brila servico, kaj ŝi estis trafita de mirego. Eŭnuko zorganta pri ŝiaj loĝado kaj manĝaĵo diris al ŝi la veron. Ŝi tuj ordonis venigi la junajn geedzojn, kiuj faris tiujn kuriozajn ceramikaĵojn.

 

    La imperiestrino diris al Sancai: "Mi aŭdis, ke kolora ĉevalo, kiun vi faris, povas galopi, la kolora bovo – muĝi, kaj la kolora homo – danci. Mi tre volas vidi la spektaklon, kaj vi tuj movu ilin.!"

 

(Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments