El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Frato Tao kaj Sancai (4)

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

    Sancai kapjesis kun rideto kaj svingis la manon al la koloraj ceramikaĵoj. Je tio la tuta halo tuj estis saturita de viveco: la ceramikaj homoj ekdancis, la ĉevaloj ekpaŝis kaj la bovoj levis la kapon kaj ekblekis. Wu Zetian tre ĝojis kaj diris al Sancai: "Mi kunportos vin en mian palacon por ke vi faru ekskluzive por mi tiajn mirindaĵojn." Ĉe la finiĝo de ŝia vorto, Sancai svingis la manon kaj du malgrandaj ceramikaj ĉevaloj subite grandiĝis, Frato Tao kaj Sancai surĉevaliĝis kaj flugis ĉielen kun ĉiuj ceramikaĵoj.

 

    Wu Zetian eksplodis de kolerego kaj ediktis, ke la ceramikistoj ĉe Huangye-rivero tuj faru por ŝi kolorajn ceramikaĵojn. Fininte sian vojaĝon, Wu Zetian revenis al la ĉefurbo. La fajencaĵoj, kiujn ceramikistoj prezentis al ŝi, havis nur tri kolorojn, kaj neniu el ili povas vivigi la fajencajn bovojn, ĉevalojn, kamelojn kaj homojn. En kolero Wu Zetian ordonis mortigi la flateman ĝeneralan kontroliston. Ŝi ne sciis, ke maljuna drogkolektanto estas Dio de Medikamento sur Songshan-montaro. Trovinte, ke Frato Tao estas honesta kaj bonkora, Dio de Medikamento sendis Sancai helpi lin en farado de koloraj fajencaĵojn por beligi la homan mondon.

 

    Malgraŭ tio, Wu Zetian alte taksis la trikolorajn fajencaĵojn, rigardis ilin kiel trezorojn, kaj malpermesis ĝian populariĝon en la popolo. Kiam ŝi estis en bona humoro, ŝi donacis iujn el ili al meritaj imperiestraj parencoj, kaj samtempe dekretis, ke la donacitaj fajencaĵoj devas esti entombigitaj kune kun la posedanto-forpasintoj.

 

    Tiuj koloraj fajencaĵoj nun estas nomataj "trikoloraj fajencaĵoj de Tang-dinastio". Oni povas trovi ilin nur en tomboj, ĝuste pro tio ke Wu Zetian dekretis pri la entombigo de la fajencaĵoj.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments