Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

La avo Plumo

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

de XU ZIJIAN

Zhang Guangyi riparas plumon. 

 

Zhang Guangyi poluras plumon. 

La avo Plumo en sia plumriparejo 

Studento konsultas Zhang Guangyi pri flegado de fontoplumo. 

La avo Plumo ĉiam kun inko sur fingroj 

 Zhang Guangyi elektas pulmon por kliento.

Zhang Guangyi legas ĵurnalon en sia butiko. 

 Fininte laboron Zhang Guangyi pendigas la tabulon kun la vorto "Ripozo" (t.e. "Fermita") sur la fenestron de la riparejo.

 Zhang Guangyi piediras al sia hejmo post laboro.

   

     Iutage de la pasinta printempo mi vizitis la fame konatan plum-riparejon Guangyi. Tie mi vidis la 82-jaran maljunulon Zhang Guangyi, la solan majstron okupiĝantan pri riparado de fontoplumoj en Pekino. Multaj lernantoj kaj studentoj nomas lin avo Plumo kun granda intimeco. En la aĝo de 17 jaroj en la jaro 1947 la avo Plumo komencis okupiĝi pri riparado de fontoplumoj kaj laboras ĉe la metio por pli ol 60 jaroj.

 

    En la nuna informa epoko skribi tekstojn per komputilo estas ĉefa skriba maniero. Mi kredas, ke nemalmultaj homoj iagrade havas "skrib-signan amnezion" kaj por ili skribi preskaŭ jam fariĝis nura rememoro. Krome, sekve de la vasta uzado de la unu-fojaj skribiloj oni preskaŭ forgesis la ekziston de fontoplumoj, kiuj iam estis la plej ĉefaj skribiloj.

 

    Dank' al pli-ol-60-jara plumriparado la avo Plumo havas bonan konon pri la strukturo kaj funkcio de fontoplumoj. Post mallonga rigardado helpe de lupeo li povas ekscii, kiu peco de la plumo perturbiĝis. Li havas unikan lertecon en veldado de plumpintoj. Ĉe plumpintoj estas iridio malpli granda ol milio. Se ĝi mankas, la plumo ne povas esti uzebla. Por ripari ĝin oni devas per elektra arko veldi la globeton sur la plumpinton kaj fendigi la globeton. Ĝenerale la veldado estas plenumata en plumfabriko per laser-teknologio, sed la avo Plumo plenumis ĝin permane. Sed dum la lastaj 20 jaroj li jam ne plu povis montri la lertecon. "Mia vidkapablo estas malbona," la avo Plumo diris mallaŭte. Dum la pasintaj pli ol 60 jaroj li riparis almenaŭ 500 mil fontoplumojn por klientoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj eĉ el aliaj landoj.

 

    Krom riparado de fontoplumoj la avo Plumo ankaŭ vendas ilin. La plumoj vendataj de li estas bonkvalitaj kaj multe malpli kostaj ol tiuj vendataj en la merkato.

 

    La avo Plumo diris: "La klientoj, kiuj vizitis mian butikon, ĉefe estas intelektuloj, kadroj de diversaj institucioj kaj studentoj. Iuj homoj ja havas malfacile forlaseblan senton al plumoj kaj dum la lastaj jaroj kolektantoj de plumoj multiĝas. Kvankam plumoj naskiĝis en la Okcidento, tamen per ili ni ĉinoj povas montri niajn tradiciajn ideogramojn kaj belajn kaligrafaĵojn. Kvankam nun dokumentoj manskribitaj estis anstataŭigitaj de tiuj printitaj, tamen gravaj dokumentoj kaj kontraktoj ekvalidas post la subskribo per plumo."

 

    La plum-riparejo de la avo Plumo sidas sur la strato Dongsinan en Dongcheng-distrikto de Pekino. Dank' al la riparado kaj vendado de fontoplumoj la maljunulo havas monatan enspezon de ĉirkaŭ mil juanoj kaj la jaran enspezon de pli ol 10 mil juanoj. Se li ludonus la butikon al alia persono, li ricevus pli ol 100 mil juanojn ĉiu-jare.

 

    Nun la sanstato de Zhang Guangyi estas malpli bona ol antaŭe. Pro longtempa laborado, kiu devigis lin daŭre klini la kapon, la maljunulo suferas je kolspondilozo kaj lia vidkapablo ne estas tre bona. Malgraŭ tio, li laboras en la butiko de la 15-a horo ĝis la 17-a horo ĉiu-tage. La maljunulo diris: "Mia sanstato estas malpli bona ol antaŭe, kaj mi vere volas bone ripozi. Sed se mia butiko fermiĝus, miaj klientoj falus en malesperon."

 

    "Se la butiko fermiĝus, estus malfacile trovi alian plumriparejon en Pekino," diris la maljunulo. Kiam li diris tion, mi vidis fieron sur lia vizaĝo. Kvankam li bone scias, ke nuntempe tiuj, kiuj bezonas ripari plumojn, fariĝas pli kaj pli malmultaj, li volas daŭrigi la laboron ĉar ja estas tamen homoj, kiuj ŝatas plumojn kaj uzas ilin. Li diris: "Pekino estas la kultura centro de Ĉinio. En la centro plumriparejo estas nemankigebla."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments