El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis neinfluite de la politiko

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

Teksto kaj foto de DU XIN *

 

    La 100a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro kun ĉ. 700 partoprenantoj, inkl. de esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj aliaj dekkelkaj landoj. Dum la kongreso ĉiuj partoprenantoj komunikiĝis inter si en Esperanto, kaj regis varma etoso. Kiel la artefarita lingvo plej vaste uzata en la mondo, Esperanto estis kaj estas lernata de kelkaj milionoj da homoj en la tuta terglobo, kvankam ĝia populareco kaj nombro de ĝiaj uzantoj neniom kompareblas kun tiu de la angla rigardata nun kiel komuna lingvo. Antaŭ kelkaj tagoj, mi intervjuis reprezentantojn el Ĉinio kaj Koreio kaj s-inon ISIKAWA Tieko, prezidanton de LKK. Retrorigardante la senegoismajn kontribuojn de esperantistoj en la pasintaj pli ol 100 jaroj, precipe en la malfacila periodo de la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio dum la milito, ili opinias, ke la politikaj problemoj inter Japanio kaj Ĉinio, tiuj inter Japanio kaj Koreio ne influas la interŝanĝon kaj amikecon inter esperantistoj de la menciitaj 3 landoj, kaj ili emfazas la transliman toleremon kaj egalecon de Esperanto.

 


 S-ino ISIKAWA Tieko, prezidanto de LKK


    Kiel reprezentanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, s-ino Tan Xiuzhu, eksa prezidanto de ĈEL, konigis la profundan historian rilaton inter la ĉinaj kaj japanaj esperantistoj. Ŝi diris, ke Japanio estis unu el la gravaj kanaloj tra kiuj Esperanto eniris en Ĉinion. En la 20aj jaroj de la pasinta jarcento la tiamaj ĉinaj studentoj en Japanio lernis Esperanton de japanaj samideanoj kaj alportis tiun ĉi lingvon al Ĉinio. Japana fama esperantistino Verda Majo venis al Ĉinio sekvante sian ĉinan edzon Liu Ren en la periodo ege malfacila de la rilatoj inter la du landoj en la 30aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj partoprenis en la redaktado de la organo de la Ŝanhaja E-Asocio Ĉinio Hurlas, verkis multajn artikolojn kaj faris grandan kontribon al la Esperanto-movado en Ĉinio. En la pasinta jaro la Ĉina Esperanto-Ligo okazigis kunvenon memore al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Verda Majo. Kvankam nun la rilatoj inter la du landoj falis en malfacila situacio, tamen tio ne influas la interfluon inter ĉinaj kaj japanaj esperantistoj, kaj ankaŭ la amikeco inter esperantistoj de la du landoj neniam interrompiĝas.

 

    S-ro Park Yongsung (Nema), reprezentanto de la Korea E-Asocio, prezentis sian sperton pri la lernado de Esperanto. Li diris, ke en la nuna interreta periodo oni uzas eble malsamajn interkomunikilojn, kadre de la sociaj programaroj por inteligentaj telefonoj, oni uzas en Japanio la programaron line, en Koreio -- la programaron Kakao Talk kaj en Ĉinio -- la programaron QQ. Malsamaj programaroj kaǔzas malglatan interfluon inter la popolanoj de diversaj landoj same kiel malsamaj lingvoj. Tamen Esperanto ebligas al la popoloj de diversaj landoj komunikiĝi inter si sen lingva baro. Kaj la japanoj kaj la koreoj estas pacamaj nacioj. Kaj esperantistoj translimaj ne estas influeblaj de politikaj tendencoj.

 

    S-ino Isikawa diris, ke Esperanto estis farita kun la celo krei en la mondo komunan lingvon por ĉiuj homoj paralele al la gepatra lingvo, antaǔ tiu ĉi nova lingvo ĉiuj estas en egaleco, studi kaj uzi Esperanton povas transigi ĝeneral-sence la sociajn kaj kulturajn barojn de rasoj, nacioj, religioj kaj aliaj. Esperanto per sia toleremo kaj egaleco, kiu ne ekzistas en aliaj naciaj lingvoj, akceptas ĉiujn homojn el ĉiuj ajn lokoj, kaj produktas ankaŭ intiman koherecon malsame ol aliaj lingvoj. Ekz., Esperanta organizo havas la retejon nomatan Pasporta Servo (http://www.pasportaservo.org), kie tiuj, kiuj memvole gastigos esperantistojn el diversaj landoj kaj regionoj, povas sin registri kaj deklari siajn akcepteblajn kondiĉojn, kaj tiuj, kiuj vizitas la lokon, povas laŭplaĉe uzi la retejon. E-organizoj en multaj landoj kaj ankaŭ junulara E-kongreso havas similan publikan servon. Probable, ekzistas grandaj diferencoj inter individuaj esperantistoj en multaj aferoj, tamen uzi la komunan lingvon por interŝanĝo jam superas diferencojn inter individuoj.

 

    Isikawa diris ankaǔ, ke la temo de la 100a Japana Esperanto-Kongreso estas "Esperanto ligas homajn korojn -- de la pli-ol-100-jara historio al estonteco". En Japanio Esperanto en sia historio de pli ol 100 jaroj kunligis la sortojn de multaj japanoj. En la Taisho-periodo dum la 10aj kaj 20aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam la socio estis relative stabila kaj la demokratiaj ondoj komencis envolvi la kampon de kulturo, la influo de Esperanto estis tre granda, kaj multaj politikistoj kaj famuloj estis esperantistoj. Ni esperas ĉerpi edifojn el la historio kaj pripensi la disvolvon de Esperanto en la venontaj 100 jaroj. Eble ĉar Esperanto estis kreita per kombino de karakterizaĵoj de multaj lingvoj, en la lastaj jaroj multaj E-lernantoj opiniis, ke por ili estas pli facile lerni aliajn lingvojn post kiam ili lernis Esperanton. Ŝi esperas ke pli da homoj, precipe tiuj al kiuj mankas la memfido pri lernado de fremdaj lingvoj, lernos iom Esperanton. Antaǔ la neǔtrala lingvo Esperanto neniu havas superecon de la gepatra lingvo, tio estas fundamenta diferenco inter Esperanto kaj aliaj naciaj lingvoj, kaj ankaŭ grava kialo pro kiu Esperanto povas teni sian longan vivecon. En la granda tendenco de tutmondiĝo Esperanto espereble ludos pli gravan rolon en la estonteco.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

* La aǔtoro estas ĵurnalistino en la novaĵ-agentejo Kyodo de Japanio.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments