El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kiel gastiganta lando ĉeestis la Internacian Libro-Foiron

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

 En la inaŭguro de la libro-foiro

 Turka leganto ĉe ĉina ekspoziciejo

 Ĉina artisto prezentas tipografian teknikon.

 

    La 2-an de novembro en Istanbulo inaŭguriĝis la 32-a Internacia Libro-foiro, kiun ĉeestis Ĉinio kiel la gastiganta lando, kun la temo Nova Silkvojo kaj Nova Tempo. En la foiro estas eksponataj pli ol 5 mil bonaj eldonaĵoj fare de cent eldonejoj de Ĉinio por prezenti al la turka popolo sukceson kaj ĉarmon de la ĉina kulturo.

 

    Ĉinio, kiel la gastiganta lando de la ĉijara foiro, por antaŭenpuŝi kulturan komunikadon de Ĉinio kaj Turkio, organizas pli ol 60 aktivadojn en la 9-taga evento, inkluzive de ekspozicio de moderna arto de Ĉinio, forumo pri civilizacio kaj ŝoseoj, mezgranda seminaro, interŝanĝa kunsido de eldonejoj kaj verkistoj.

 

    Wu Shulin, vicestro de la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Publikaĵoj de Ĉinio, diris en la inaŭguro, ke la Silka Vojo antaŭ mil jaroj konektis Ĉinion kaj Turkion, kaj transigis kulturajn fruktojn de la homaro. Nun, la nova Silka Vojo refoje kunligas la du landojn en la kampoj de ekonomio, politiko kaj kulturo.

 

    Ozgur Ozaslan, turka vicministro pri turimso, esprimis varman bonvenigon al ĉinaj eldonistoj kaj verkistoj. Li diris, ke la Silka Vojo estas simbolo de la amikeco inter la du landoj. Li ankaŭ anoncis, ke Turkio gastigos aktivadon en la ĉina internacia libro-foiro en la venonta jaro.

 

    En la pasintaj 15 jaroj, Ĉinio tradukis kaj eldonis 96 specojn da turkaj libroj kaj pro tio la ĉinaj legantoj povas scii pri la turka kulturo. Estas tradukitaj ankaŭ pli ol 90 specoj da ĉinaj libroj en la turka lingvo. La du flankoj esprimis deziron, ke pli multaj bonaj libroj estos tradukitaj al la ĉina lingvo kaj al la turka lingvo por respondi al la postulo de legantoj de la du landoj.

 

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments