El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia vendado por bonfaro en Pekino

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

Rusa Katyusha-koruso kantas en la vendado por bonfaro.  

 

    La 2an de novembro en la parko Chaoyang, Pekino, okazis la 5a Internacia Vendado por Bonfaro -- Senlima Amo, kun la temo "akvo, fonto de la vivo -- mondonaco por konstrui akvokelojn en malriĉaj montaraj regionoj en Yunnan-provinco". La eventon prezidis s-ino Qian Wei, edzino de Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj.

 

    Personoj el pli ol 70 fremdlandaj ambasadorejoj en Ĉinio kaj laborantoj el pli ol 20 internaciaj organizoj en Ĉinio starigis siajn standojn aŭ donacis monon en la vendado. La kolektita sumo estos uzata por la programo de trinkakvo en Jinping kaj Malipo, ŝtatnivelaj malriĉaj gubernioj en Yunnan-provinco. Danke al la programo pli ol 2 450 vilaĝanoj kaj 560 brutoj akiros trinkeblan akvon.

 

    En la nomo de la pola diplomatia misio al Ĉinio ambasadoro Tadeusz Chomicki parolis en la evento. Li alte taksis la atingojn de la ĉina registaro en reduktado de malriĉeco, kaj esprimis la deziron subteni plu la malriĉec-reduktan disvolvadon de Ĉinio kaj kontribui al la internacia malriĉec-redukta afero kune kun Ĉinio.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments