El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina registaro elspezis pli ol 11 bilionojn da juanoj por handikapuloj

| 2013-11-05
Bookmark and Share

Handikapuloj en resaniĝa trejnado

 

    La 2-an de novembro, diris Cheng Kai, vicsekretario de la Ĉina Federacio de Handikapuloj, ke en la pasintaj 5 jaroj, Ĉinio jam elspezis pli ol 11 bilionojn da juanoj por protekti la interesojn de la handikapuloj.

 

    Laŭ Cheng Kai, Ĉinio formulas leĝarojn kaj politikojn, konstruas instalaĵojn por servi al la handikapuloj, aĉetas helpan servon kaj startigas specialajn organizojn por helpi ilin. La registaro klopodas por antaŭenpuŝi la servon por la handikapuloj kaj liveri al ili pli bonajn kondiĉojn kaj protektadon. En la pasintaj 5 jaroj, la centra registaro elspezis ĉirkaŭ 11 bilionojn da juanoj kaj tiu de la lokaj registaroj estis 85.2 bilionoj.

 

    En la venontaj 5 jaroj, la centra registaro daŭre finance subtenos konstruadon de instalaĵoj por la handikapuloj, plimultigos la homojn, kiuj ricevas trejnadon por la servadon al la handikapuloj kaj plifortigos la servan kapablon en la rilataj kampoj, kaj por helpi al la handikapuloj pli bone vivi en la socio. La konstruado inkluzivas de baza sekureca reto por la handikapuloj, perfekta publika serva sistemo por la handikapuloj, mem-disvolviĝo de la handikapuloj, garantio por rajtoj kaj ŝancoj en egaleco al la handikapuloj kaj tiel plu.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments