El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis Lena Karpunina

| 2013-11-05
Bookmark and Share

 

    La 4-an de novembro 2013 forpasis pro serioza malsano Lena Karpunina, Esperanto-verkistino kaj membro de la Akademio de Esperanto.

 

    En 1963 ŝi naskiĝis en Kaluga, Rusio, kaj kreskis en Duŝanbe, la ĉefurbo de Taĝikio. Ekde 1993 ŝi vivis kun sia edzo Gerd Bussing en Berlino, Germanio.

 

    Eklerninte Esperanton en 1988, ŝi aperigis du librojn en la lingvo: La Bato en 2001 kaj Neokazinta Amo en 2007. Ŝiaj verkoj estis plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. En la jaro 2010 ŝi estis elektita al la Akademio.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments