El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio malkontentas pri ligiĝo de terura atako kun etnaj kaj religiaj aferoj

| 2013-11-06
Bookmark and Share


Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    En la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio okazinta en la 4a de novembro, iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke la pekina polico jam malkaŝis rezulton de la unuapaŝa enketo pri la kolizio de aŭto kontraŭ la ponto Jinshui de Tian'anmen kaj senkulpaj pasantoj kaj turistoj la 28an de oktobro, tamen la usona mediato CNN kaj aliaj amaskomunikiloj dubas pri la aserto de Ĉinio kaj kritikas la etnajn kaj religiajn politikojn de Ĉinio, kaj eĉ esprimas simpation al la teroristoj?

 

    Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina polico unuapaŝe konstatis, ke la kolizio de aŭto kontraŭ la ponto Jinshui de Tian'anmen kaj senkulpaj pasantoj kaj turistoj en la 28a de oktobro estas perforta terura atako organizita kaj planita.

 

    Hong Lei emfazis, ke la ĉina registaro laŭleĝe protektas ĉiujn rajtojn inkluzive de la religia libereco de ĉiuj ĉinaj etnoj. Ĉinio konsekvence kaj firme oponas kaj laŭleĝe batas terorismon en ĉiuj formoj, oponas, ke iu ajn homo sub ajna nomo plenumas aŭ subtenas terorisman aktivecon, kaj malakceptas duoblan kriterion pri kontraŭterorisma afero. Iuj homoj kaj fortoj rilatigas teruran perforton de kelkaj ekstremistoj kontraŭ senkulpaj civiluloj kaj turistoj kun religiaj problemoj, kaj eĉ per tiu preteksto atakas etnajn kaj religiajn politikojn de Ĉinio. Tio estas indulgemo al teroristoj, kaj Ĉinio estas forte malkontenta pri tio. Terorista aktiveco estas krimo kontraŭ la homaro, socio kaj civilizacio kaj devas esti kondamnata de ĉiuj konsciencaj homoj. Koncernaj mediatoj devas distingi ĝuston de malĝusto, kaj raporti objektive kaj senpartie, sed ne male.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments