Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Liberkomerca Zono fariĝis modelo por plibonigo de la ĉina ekonomio

| 2013-11-06
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Ceremonio por oficiale pendigi la ŝildon de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono  

 

    La 29an de septembro oficiale pendiĝis la ŝildo de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono. Samtage pluraj regularoj estis anoncitaj. Por jure akceli la konstruadon de la zono, portempaj lokaj leĝoj kaj regularoj por la zono validiĝis en la 1-a de oktobro.

 

    Grava paŝo por plua pord-malfermo

 

    Ĝenerale estas du specoj de liberkomerca zono. Unu estas la larĝ-senca: per interkonsento pri liberkomerco du aŭ pli ol du landoj aŭ regionoj malfermas la merkaton unu al alia, laŭfaze nuligas tarifon de dogano kaj nedoganajn barojn de plejparto da varoj, plibonigas kondiĉojn por la merkata aliro en servkomercoj, kaj realigas liberecon de komerco kaj investo, laŭ la traktado de la plej favorata lando de la Monda Komerca Organizo. La alia estas la mallarĝ-senca. En la jaro 1973 la Monda Dogana Organizo subskribis la Internacian Konvencion pri Faciligo kaj Harmoniigo de Doganaj Procezoj, kaj ĝi difinis la liberkomercan zonon en la mallarĝa senco tiel, ke en parta teritorio de iu lando ĉiuj importitaj varoj estu rigardataj ekster dogano rilate tarifon de dogano kaj aliajn impostojn, kaj tiuj varoj estu liberaj de normala dogana superrega sistemo.

 


La tria pordo de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono 

 

    La Ŝanhaja Liberkomerca Zono estas la mallarĝ-senca. Ĝi estas konsiderata kiel grava paŝo de Ĉinio post la komenciĝo de la reformado kaj pordomalfermo, kaj precipe post ĝia membriĝo al la Monda Komerca Organizo.

 

    De la internacia vidpunkto, fronte al la tutmondiĝo malfermita komerco inter diversaj landoj estas tre grava, kaj la starigo de prova liberkomerca zono konformas al tendenco de la nuna internacia komerco. Laŭ la analizo de la nuna situacio de Ĉinio, la ĉina ekonomio restas en la fazo de grava transiro, industria restrukturado stabile disvolviĝas, tamen Ĉinio ankoraŭ bezonas pli fortan ekonomian reformadon por subteni daŭripovan kaj rapidan ekonomian disvolviĝon.

 


Memora muro de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono 

 

    Depost la jaro 2008 influite de la tutmonda financa krizo la importo kaj eksporto de Ĉinio draste falis, tamen en la jaro 2012 la komerca sumo de Ĉinio kun siaj partneroj ene de la liberkomerca interkonsento okupis 24% de la eksterlanda komerco de Ĉinio. Se la liberkomerca zono plivastiĝos, la komerca sumo pligrandiĝos. Starigi liberkomercan zonon en Ŝanhajo sendube estas bona vojo por pliigi la malfermitecon.

 

    Kial Ĉinio elektis Ŝanhajon?

 


Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Ŝanhajon en marto. 

 

    En la fino de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dum lia esplorado en Ŝanhajo: "Ĉinio alvenis al la stadio, kie oni devas elekti novan provan ejon de la malfermo. Ŝanhajo sendube havas bonajn kondiĉojn kaj bazon por fari la provon, kaj oni devas puŝi la reformadon per pordomalfermo."

 


Mapo de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono 

 

    En aŭgusto la programo de la Ŝanhaja Prova Liberkomerca Zono, kiu ampleksas kvar Ŝanhajajn Distriktojn sub Speciala Dogan-kontrolado kun areo de 28,78 kvadrataj kilometroj (= 1/226 de la ŝanhaja areo) estis aprobita de la Ŝtata Konsilantaro post ekzamenado.

 


Ampleksa serva halo de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono 

 


Filio de la Ĉina Industria kaj Komerca Banko en la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono 

 

    Ĉinaj ekonomikistoj opinias, ke la Ŝanhaja Prova Liberkomerca Zono estas grava same kiel la Speciala Ekonomia Zono de Shenzhen, starigita en la jaro 1980. Ĉinio elektis Ŝanhajon kiel la liberkomercan zonon pro du kialoj: Unu kialo estas, ke Ŝanhajo kiel internacia financa centro havas bonan ekonomian sekurecon kaj homresursan rezervon; kaj la alia estas, ke la liberkomerca zono fariĝos aktive malfermita merkato de Ĉinio, precipe pioniro en la malfermita serv-merkato kaj kapitalo-merkato. Tial Ĉinio elektis Ŝanhajon kun bona serv-industrio por malfermi la internacian komercan merkaton.

 

    Modelo por plibonigo de la ĉina ekonomio

 

    Post pli-ol-30-jara reformado kaj pordomalfermo Ĉinio nun iras kvazaŭ en profundan akvon kaj sturmo-fazon de reformado. Krei "plibonigitan version de la ĉina ekonomio" estas la kerna enhavo de "Keqiang-eknomiko". Kiel "eksperimenta kampo" por antaŭenigi reformadon kaj altigi nivelon de malfermita ekonomio, la liberkomerca zono fariĝos sperto kopiebla kaj disvastigebla, kaj ludos aktivan rolon de modelo por akceli kunan disvolviĝon de diversaj regionoj. Ĝi plenumos la sekvajn kvar misiojn: unue, akceli transformiĝon de registaraj funkcioj; due, fariĝi eksperimenta kampo de la internaciigo de Renminbi; trie, puŝi novigon de imposto; kvare, esti nova modelo de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio.

 


Han Zheng, sekretario de kompartia komitato de Ŝanhajo, renkontiĝis kun membro el Ĉina-brita Komerca Konsilio en la 10a de septembro. 

 

    Starigi liberkomercan zonon ankaŭ signifas reordigon de la nuna tutmonda komerca kaj investa regularo. Pluraj ĉinaj specialistoj pri internacia komerco opinias, ke unu el la gravaj misioj de la liberkomerca zono estas jena: la tutmonda financa krizo ankoraŭ ne finiĝis komplete, en diversaj landoj persistas serioza komerca protektismo, kaj pro tio disvolviĝas nombro da regionaj komercaj interkonsentoj, inkluzive de la Trans-Pacifika Partnera Interkonsento; en tia situacio, estos ebleco por la Ŝanhaja Liberkomerca Zono fariĝi la unua malfermita fenestro al la mondo, post kiam Ĉinio aliĝos al la Trans-Pacifika Partnera Interkonsento.

 


Panoramo de Pudong, Ŝanhajo 

 

    "Pordmalfermo" kiel unu el la du flugiloj por rapida kresko de la ĉina ekonomio havas novan movforton kaj enhavon. La liberkomerca zono en Ŝanhajo estas unu punkto, kies evolua dividendo profitigos ne nur Ĉinion, sed ankaŭ la tutan mondon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments