El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio servas kiel deĵoranta prezidanto de KS de UN por novembro

| 2013-11-06
Bookmark and Share


Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN  

 

    La 4-an de novembro en la gazetara konferenco de UN, Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al UN, diris, ke Ĉinio kiel ĉi-monata deĵoranta lando de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN, kun justa, altefika, praktika kaj malferma principoj, certigos bonordan laboron de KS, kaj aktive plenumos devojn por protekti la internaciajn pacon kaj sekurecon.

 

    Liu Jieyi diris, ke en KS estos pli ol 30 kunvenoj kun 20 temoj, kaj la plej grava laboro estos pri afrika kaj mezorienta problemoj.

 

    La interkonsento numero 2118, aprobita de KS, havas du celojn pri siriaj problemoj, kiaj detrui kemiajn armilojn en Sirio kaj antaŭenpuŝi politikan procezon de Sirio. Ĉinio varme bonvenigas la aktivadon de la Organizo por Malpermesigi Kemiajn Armilojn, kiu havas proksiman komunikadon kun UN. Ĉinio jam invitis specialistojn por kune malpermesi kemiajn armilojn, kaj volas ankaŭ liveri financan subtenon. Por solvi siriajn problemojn, oni devas antaŭenpuŝi la politikan procezon en Sirio. Krome, en la konferenco Liu diskonigis ankaŭ kontribuon de Ĉinio al mildigo de la serioza humana situacio en Sirio.

 

    Liu Jieyi parolis pri la afero, ke la kenja prezidento ricevis juĝon de la Internacia Kriminala Kortumo. Afrika membro en UN jam postulis prokrasti la juĝon kaj KS diskutos pri tiu problemo. La ĉina flanko opinias, ke KS devas subteni klopodon de regionaj organizioj por protekti la pacon kaj la sekurecon. La Afrika Unio faris grandan kontribuon al solvado de afrikaj konfliktoj kaj KS devas aŭskulti kaj respekti iliajn opiniojn. Kenjo ludas gravan rolon en stabileco, problema solvado kaj kontraŭado de terorismo. Liu Jieyi emfazis, ke la ŝtatestro de Kenjo estis elektita de sia popolo, kaj devas ricevi respekton. Ĉinio kiel amiko kaj partnero de Afriko, komprenas kaj prizorgas maltrankviliĝon de Kenjo kaj la Afrika Unio. Ĉinio subtenas, ke KS devas aktive respondi al ilia postulo.

 

    Liu Jieyi ankaŭ respondis al demandoj pri aliaj varmaj problemoj en la mondo, ekzemple irana nuklea problemo. Antaŭe li raportis al UN la laboran planon de KS en novembro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments