Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Renovigita ZEO

| 2013-11-06
Bookmark and Share


Kopřivnice: inaŭguro en 1950 

 

    En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.

 

    En 2010 lokaj skoltoj trovis la muskokovritan ŝtonegon de la monumento en arbaro post la urbo, kaj en la vilaĝo Lichnov la domon de la esperantisto Roman Michna (1915-2003), kiu savis la tabulon. Liaj heredantoj volonte donacis la tabulon al la skoltoj, kiuj la 13an de septembro 2013 reinaŭguris la monumenton en sia skolta centro Vanaivan kaj plantis la Kverkon de Konkordo, kiel rememoron al la skolto-esperantisto Rudolf Zanáška. La inaŭguron partoprenis ankaŭ esperantistoj.

 


Reinaŭguro en 2013 

 

    En la urba muzeo estis inaŭgurita ankaŭ la ekspozicio Ĉu Esperanto estas morta lingvo?

 

Miroslav Malovec

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/229zeo/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments