El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis starpunkton en la Varsovia Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo

| 2013-11-07
Bookmark and Share


Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono de Ĉinio  

 

    La 5an de novembro Xie Zhenhua, vicdirektoro de la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono de Ĉinio, konigis la jaran raporton Ĉinaj Politikoj kaj Agadoj pri Klimata Ŝanĝiĝo. Ĝi montras la bazan starpunkton de Ĉinio por la Varsovia Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, ke Ĉinio ludos aktivan kaj konstrueman rolon en la konferenco por sukcesigi la konferencon.

 

    La raporto rimarkigas, ke la varsovia konferenco devas fokusiĝi al du demandoj. La unua estas, ke evoluintaj landoj partoprenantaj en la duaperioda devontigo de la protokolo devas plej rapide ratifi la amendon en la duaperioda devontigo, kaj laŭ la decido de la daŭha konferenco ili altigu la redukt-celon en la jaro 2014; la evoluintaj landoj, kiuj ne partoprenis en la duaperioda devontigo, rezignis aŭ ne ratifis la protokolon, devas laŭprocente samtempe aŭ samkvante plifortigi la reduktadon antaŭ la jaro 2020.

 

    Sub la premiso de efektivigo de financo, tekniko kaj kapablo de la evoluintaj landoj, la evoluantaj landoj devas plenumi la celon de mildigo. La dua demando estas pri financo. Financo estos la plej grava en la varsovia konferenco, kaj devos esti dece traktita. La evoluintaj landoj devas certigi sian financan kontribuon ne malpli ol la rapida komenciga fonduso inter la jaroj 2013-2015, kaj ili prezentu klaran vojmapon pri 100 miliardoj da usonaj dolaroj da investo en la jaro 2020, kaj kiel eble plej frue enmetu kapitalon al la Verdklimata Fondaĵo por certigi la efektivigon de la financa subteno al la evoluantaj landoj.

 

    Inter la 11a kaj la 20a de novembro en Varsovio okazos la 19a Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la 9a Konferenco de la Partioj de la Kiota Protokolo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments