El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Televida kvizo reflamigas la debatadon pri la rusa lingvo en Armenio

| 2013-11-07
Bookmark and Share

de Simone Zoppellaro.

 

    La populara kvizo “Kio, kie, kiam” de la televida kanalo Armenian Tv estas en ĉi tiuj tagoj en la centro de politika polemiko en Armenio. Lilit Galstyan, membro de la opozicia partio Armena Revolucia Federacio (Dashnaktsutyun), protestis kontraŭ la ruslingva sensubtitola kondukado de la programo; tio estus, laŭ siaj vortoj, malobservo de la armena leĝo. La kvizo, dissendita dum multaj jaroj en la armena televido, estas adapto de simila spektaklo kreita dum la sovetia epoko kaj populara en la rusa televido ekde la sepdekaj jaroj.

 

    Laŭ la armena leĝo pri televido kaj radio, programoj aŭ filmoj en fremdaj lingvoj devus esti montrataj en la armena televido nur kiam samtempa interpretado aŭ traduko estas provizita. Tamen, la leĝo estas ofte malobservata en la kazo de la rusa lingvo, kiun oni vaste parolas en Armenio ekde la sovetia epoko, kvankam ĝi ne plu estas ŝtata lingvo post la disfalo de Sovetio.

 

    Respondante al la komentoj de Lilit Galstyan, Karen Kocharyan, produktoro de la armena versio de “Kio, kie, kiam”, diris, ke la programo ne malobservas la leĝon, kiu permesas ke 20 procentoj de la programoj estu realigataj en la lingvo de etnaj minoritatoj, kaj rusoj estas oficiale etna minoritato en Armenio.

 

    La kritiko al la populara programo okazas dum tre delikata epoko en la eta kaŭkaza, ĉar multaj opoziciaj membroj en Armenio timas, ke ekzistas grava danĝero de perdo de suvereneco post la registara decido aliĝi kune kun Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio al Dogana Unio gvidata de la Rusa Federacio. Aliaj polemikoj okazis antaŭ ne longe kiam, dum la renkontiĝo kun la armena kolego en septembro, la rusa prezidento Vladimir Putin parolis pri kulturaj iniciatoj, kiujn Moskvo efektivigos en Armenio en proksima estonteco, inkludante la malfermon de rusa liceo kaj de unu branĉo de la Moskva Ŝtata Universitato en la ĉefurbo Erevano.

 

    La afero estis en la centro de la publika atento ekde 2010, post la alpreno de la leĝprojekto pri la malfermo de fremdlingvaj lernejoj en Armenio. La dekreto fakte forigis 20-jaran malpermeson, postulitan dum la fruaj jaroj de sendependeco.

 

    (Fonto: http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/disesperanto-mainmenu-73/3395-televida-kvizo-reflamigas-la-debatadon-pri-la-rusa-lingvo-en-armenio)

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments