El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Ĉina Internacia Industria Foiro

| 2013-11-08
Bookmark and Share


Surteriga kapsulo de kosmoŝipo Shenzhou-10  

 

    La 5an de novembro en Ŝanhajo inaŭguriĝis la 15-a Ĉina Internacia Industria Foiro. En ĝi partoprenas 1 979 entreprenoj el 25 landoj.

 

    Kun la temo "diĝita manufakturado kaj verda industrio" la kvin-taga foiro havas standojn de diĝitaj ilmaŝinoj kaj metal-prilaborado, nova energifonto kaj elektro ktp sur pli ol 160 mil kvadrataj metroj.

 

    Ĉijare industriaj robotoj unuafoje havas sian propran pavilonon. Kun la temo "akceli estontecan manufakturadon per artefarita inteligenteco", la pavilono montras sur 12 500 kvadrataj metroj kvar grandajn roboto-familiojn kaj produktojn de preskaŭ cent en- kaj eksterlandaj roboto-fabrikoj. Ekzemple entrepreno ABB eksponas aŭtomatan produkto-linion de aŭtoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments