El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina reprezentanto fariĝis prezidanto de la konferenco de UNESKO

| 2013-11-08
Bookmark and Share


Hao Ping faras prezidantiĝan prelegon en la konferenco.  

 

    La 5-an de novembro en Parizo okazis la 37-a Sesio de Ĝenerala Konferenco de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO). Al la 15-taga sesio ĉeestis multaj ŝtatestroj, 150 ministroj kaj 3 000 reprezentantoj de ĝiaj 195 membrolandoj por kune plani la disvolvan strategion de la venontaj 8 jaroj. Hao Ping, vicministro pri eduko de Ĉinio kaj direktoro de la ĉina komitato de UNESKO, estis elektita kiel la prezidanto de la konferenco. Tio estas la unua fojo por la ĉinaj reprezentantoj. La nove elektita prezidanto de la konferenco havas la respondecan periodon je 2 jaroj.

 

    UNESKO stariĝis en la jaro 1946, nun ĝi havas 195 membrolandojn kaj 8 anticipajn membrolandojn. Ĝi estas la speciala organizaĵo kun la plej multaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en la kampo de internacia edukado, scienco kaj kulturo kaj havas plej fortan influon en la mondo.

 

    UNESKO havas 3 kernajn ĉefojn, ili estas la prezidanto de la konferenco, plenuma estraro kaj ĝenerala direktoro. La konferenca prezidanto devas organizi la laborojn por fari internaciajn regulojn kaj normojn kiuj koncernas al eduko, scienco kaj kulturo, kontroli la situacion de la plenumado de la konferencaj konkludoj kaj ĉeesti al la gravajn aktivadojn kune organizitaj de UNESKO kaj ĝiaj membroj.

 

    Hao Ping diris, ke la elekto pri la ĉina reprezentanto estas "sufiĉa konsento de la membroj de UNESKO al Ĉinio kiu pozitive ludas la rolon de respondeca lando en internaciaj aferoj kaj prenas la respondecon por gardi la mondan pacon kaj akceli komunan evoluon".

 

    Ĉinio estas unu el la iniciantoj de UNESKO. Zhang Shengxin, tiama vicministro pri eduko kaj direktoro de la ĉina komitato de UNESKO, estis elektita kiel la prezidanto de la plenuma estraro en oktobro de la jaro 2005. Tang Qian, tiama kandidato de Ĉinio, estis nomumita kiel la sekretaria direktoro pri edukaj aferoj de UNESKO.

 

    Hao Ping estas eksa vicestro de la Pekina Universitato kaj eksa estro de la Pekina Fremdlingva Universitato.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments