El Popola Ĉinio>头条新闻>

Agadu por protekti la interretan sekurecon

| 2013-11-08
Bookmark and Share


Cai Mingzhao faras prelegon.  

 

    La 5-an de novembro okazis en la Universitato Stanford de Usono la 4-a Monda Pintkonferenco de Interreta Kunlaboro, kiun ĉeestis pli ol 350 oficistoj el diversaj landoj kaj reprezentantoj el diversaj organizoj kaj kompanioj pri interreto kaj informo. Cai Mingzhao, sekretario de la oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris teman prelegon en la konferenco.

 

    Cai diris, ke disvolviĝo de la interreto en Ĉinio estas tre ĝojiga, sed la sekureco en la interreta spaco renkontas gravan defion. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj fari pozitivan kontribuon al la interreta sekureco kaj surbaze de egaleco, plimultigi kunlaboron kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj.

 

    Cai emfazis, ke respekti la suverenecon de la landoj en la interreta spaco estas grava premiso por protekti ĝian sekurecon kaj oni devas respekti la klopodojn fare de aliaj landoj por teni la sekurecon surretan.

 

    Cai proponis, ke oni formu principon por direkti agadon en la interreta spaco, diskutu pri rimedoj por solvi sekurecan problemon surretan kaj plimultigu internacian kunlaboron. Laŭ li, surreta atako, viruso kaj terorismo estas defioj de la interreta sekureco, kiu ankaŭ inkluzivas la informan kaj kulturan sekurecon. Li proponis, ke UN devas ludi sian rolon por trovi urĝajn problemojn rilatajn al la monda sekureco, diskuti pri rimedoj por solvi la problemojn kaj klarigi ĉiulandan direkton de agado.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments