Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La 3-a Plena Sesio de KPĈ rearanĝos la ĉinan reformadon.

| 2013-11-08
Bookmark and Share


Xi Jinping (la unua dekstre) en intervidiĝo kun la transmaraj membroj 

 

    La 23-an de oktobro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la transmaraj membroj de la Konsultiĝa Komitato de la Instituto pri Ekonomia Administrado sub la Universitato Qinghua kaj konigis la ekonomiajn disvolvadon kaj reformadon de Ĉinio.

 

    Xi Jinping diris, ke en la kuranta jaro la ĉina ekonomio stabile progresas, ĝia kreskado kaj aliaj indicoj restas en la difinitaj celoj, la industria strukturo daŭre reordiĝas, la akorda disvolviĝo inter la regionoj alportas novajn fruktojn kaj novaj sukcesoj estas atingitaj en plibonigado de la popola vivo.

 

    Ĉinio antaŭenpuŝas la novtipan industriigon, informadikon, urbanizon kaj agrikulturan modernigon, rapidigos ŝanĝon de la manieroj de ekonomia disvolvo, grandigos la latentan movforton de la ekonomia disvolvo kaj realigos sanan kaj daŭrigeblan evoluadon de ekonomio.

 

    Xi Jinping diris, ke oni tre zorgas la ĉinan reformadon, tial ni faros ĝeneralan aranĝon pri la profundigo de la reformado en la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ. Ni devas bone trakti la rilatojn inter la reformado, disvolvo kaj stabileco, pluapaŝe liberigi la penson, liberigi kaj evoluigi la produktforton kaj plifortigi la socian kreivecon, per pli granda politika kuraĝo kaj saĝo.

 

    Li diris: "Prosperigo de la ŝtato per scienco kaj edukado estas la fundamenta politiko de Ĉinio. Ni insistos pri tio, ke scienco kaj tekniko ĉiam estas 'la unua produktoforto', kaj talentularo estas la unua resurso, ni per diversaj kanaloj ĉerpos el la internaciaj progresintaj spertoj, antaŭenpuŝos la reformadon de la edukado, altigos la eduk-kvaliton por elkulturi pli da kapablaj homoj, kaj samtempe kreos al diversaj fakuloj pli vastan spacon por iliaj prezentiĝoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments